Saltu al enhavo

Kvarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristalo de kvarco
Strukturo de α-kvarco, la atomoj de oksigeno estas ruĝaj.
Strukturo de β-kvarco.

Kvarco estas silikata mineralo formiĝinta laŭ romboedra kristala sistemo sub malalta termperaturo (α-kvarca formo), sed sub alta temperaturo ĝi kristaliĝas laŭ heksagona kristalsistemo (β-kvarca formo). Ĝia relativa maso estas 2,65.

Kvarco devenas el acida magmo de silikataj fandaĵoj. Ĝi estas la ĉefa mineralo de vejnoj en postmagma hidroterma stadio, la plej disvastiĝanta mineralo kaj ĉefa ero de granda parto de sablotipoj. Ĝi foje aperas sub la formo de kristala ĝemelo.

En industrio oni uzas por produkti kvarcajn vitraĵojn, por metalurgio, polurindustrio kaj precizeca industrio.

Ĝi havas durecon de 7 laŭ la Mohs-skalo kaj estas unu el la plej abundaj mineraloj de la tero. Samkiel la ne-kristala kvarca vitro ĝi konsistas komplete el silicio de dioksido (SiO2).

Kvarco estas klaso de oksido, tre travidebla kun iom da minerala brilo glacea. Ties durefrakteco estas 1,5. Pro ŝanĝo de temperaturo la trigona kristalsistemo (poste heksagona) transformiĝas en tridimito aŭ kristobalito. Ĝi estas bona dielektriko, ĝia dielektra konstanto estas 4,5.

Kristalaj variaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj gemoj estas speco de kvarco, tamen plej ofte ne kvarco pura, sed kun iom da aldonaj mineraloj, kiuj donas koloron.

Kvarcaj kristaloj havas piezoelektrajn ecojn; ili evoluigas elektran potencialon sub apliko de mekanika streĉo. Tiajn ecojn de kvarco malkovris Pierre Curie kaj lia plej juna frato Jacques en 1880[1][2].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Curie, Jacques (1880). “Développement par compression de l'électricité polaire dans les cristaux hémièdres à faces inclinées (Disvolviĝo de kunpremado de la elektra polarizado en la triklina kristalsistemo de kristaloj kun flankoj klinitaj)”, Bulletin de la Société minéralogique de France (france) 3 (4), p. 90–93. doi:10.3406/bulmi.1880.1564.  . Represita en: Curie, Jacques (1880). “Développement, par pression, de l'électricité polaire dans les cristaux hémièdres à faces inclinées”, Comptes rendus 91, p. 294–295. Alirita 17 December 2013.. 
  2. Curie, Jacques (1880). “Sur l'électricité polaire dans les cristaux hémièdres à faces inclinées”, Comptes rendus (france) 91, p. 383–386. Alirita 17 December 2013..