Jenő Komjáthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jenő Komjáthy [komjAti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Komjáthy Jenő estis hungara poeto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis komjáti.

Busto pri Jenő Komjáthy

Jenő Komjáthy [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1858 en Szécsény, li mortis la 26-an de januaro 1895 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Komjáthy frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, fine li abiturientis en Esztergom. Li aĝis 18, kiam lia unua poemo aperis. Li studis 4 jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed li ne akiris diplomon, nur poste en 1880. Tiutempe li konatiĝis kun Gyula Reviczky. Li ekinstruis en Balassagyarmat, kie en 1882 li edziĝis (baldaŭ li havis 5 gefilojn). En 1885 li estis rolanto en skandalo, baldaŭ li instruis en Szenice, kie li vivis kvazaŭ en ekzilo. Ĉefe tie li verkis ribelantajn poemojn. Lia debuta poemaro aperis ĝuste tiam, kiam li mortis. Li ĉerpis pensojn pri Friedrich Nietzsche, Arthur Schopenhauer, Baruch Spinoza.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A homályból (Budapeŝto, 1895, 2-a eldono en 1910) - poemoj 1876-1894
  • Elektitaj poemoj kun Gyula Reviczky, József Kiss (Budapeŝto, 1995)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto kaj 2 memortabuloj en Balassagyarmat

Fontoj[redakti | redakti fonton]