Endre Fejér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Fejér
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1901 (1901-09-19)
en Szécsény
Morto 22-an de julio 1971 (1971-07-22) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Erzsébet
Okupo
Okupo dermatologo • kuracisto
vdr

Endre Fejér, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fejér Endre estis hungara haŭtkuracisto.

Endre Fejér[1][2] naskiĝis la  19-an de septembro 1901(nun 1901-09-19) en Szécsény, li mortis la 22-an de julio 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Fejér devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1929. Post la diplomo li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto, sed dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine eĉ militkaptito. Tamen lia tasko estis la kuracado. Li hejmenvenis en 1946 kaj denove li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto. Lia rango iĝis ĉefkuracisto en 1951, li kandidatiĝis (CSc) en la sekva jaro antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro specialiĝis pri haŭtaj fungaj malsanoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A harmadik generatio kieséről (1933)
  • A külső nemiszervek tuberculosisáról (1948)
  • A füllel összefüggő ekczémák kórtanára és gyógyítására vonatkozó vizsgálatok (1953)
  • A láb, kéz és körmök gombás betegségei (különnyomat, Budapest, 1958)
  • Tapasztalataink Griseofulvinnal dermatomykosisok terápiájában (kunaŭtoro, 1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]