Andor Szécsény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Szécsény
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
en Fadd
Morto 4-an de januaro 2002 (2002-01-04) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kirurgo • universitata instruisto
vdr

Andor Szécsény [sEĉEnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szécsény Andor estis hungara kirurgo, altlerneja instruisto.

Andor Szécsény[1] naskiĝis la  8-an de aprilo 1920(nun 1920-04-08) en Fadd, li mortis la 4-an de januaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Szécsény maturiĝis en gimnazio en Nagykőrös, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944. Post la diplomo li eklaboris en hospitalo en Budapeŝto, pli poste li soldatiĝis en milithospitalo. Plej laste li estis militkaptito, tamen li faris kirurgiajn laborojn en usona hospitalo en Germanio. Hejmenveninta en 1946 li eklaboris en kirurgia kliniko kaj post 2 jaroj li akiris kirurgian diplomon, en 1959 pulmokirurgian diplomon. Li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis altigita docento en 1965, profesoro en 1970, klinikestro, ankaŭ institutestro ekde 1975. Li estis rektoro de Universitato Semmelweis inter 1979-1985. Li pensiuliĝis en 1990. Li ricevis premiojn inter 1951-1990.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sebészet és Traumatológia (studenta lernolibro, dufoje eldonita)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.