Ármin Hegedűs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ármin Hegedűs
Persona informo
Naskonomo Geiger Ármin
Naskiĝo 5-an de oktobro 1869 (1869-10-05)
en Szécsény
Morto 29-an de junio 1945 (1945-06-29) (75-jara)
en Budapeŝto
Tombo Kozma Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Török Bank
Urbodomo de Újpest
Hotel Gellért
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ármin Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hegedűs Ármin estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Geiger.

Ármin Geiger[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1869 en Szécsény, li mortis la 29-an de junio 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ármin Hegedűs devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1891 (laŭ alia informo en 1892). Dum la studentaj jaroj li akiris spertojn en ateliero de Alfréd Wellisch. Inter 1893 kaj 1922 li havis postenon en la ĉefurba municipo, poste li pensiuliĝis. Li projektis ofte tre modernajn lernejojn. Ekde 1896 li havis ankaŭ komunan atelieron kun Henrik Böhm, ili laboris kaj kune kaj individue. Inter 1903-1905 li studvojaĝis al Germana regno kaj Italio. Li edziĝis en 1895, lia edzino naskis 4 gefilojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tombeja enirejo (Budapeŝto)
  • Urbodomo de Újpest (kun Böhm, 1899)
  • Urbodomo de Pesterzsébet (1905-1906 kun Böhm)
  • Bazlernejo (Budapeŝto, 1905-1906)
  • Turka banko (Budapeŝto, 1906)
  • Hotelo-kuracbanejo Gellért (Budapeŝto, 1909–1918; kun Artúr Sebestyén kaj Izidor Sterk)
  • Hotelo Pöstyén (1909-1912)
  • Juda gimnazio (Budapeŝto, 1913-1914 kaj 1923-1931)
  • Kvinetaĝa loĝdomo (Budapeŝto, 1926 kun Böhm)
  • Hotelo-kuracbanejo (Szolnok, 1927 kun Böhm)
  • vilao de Hegedűs (Zugló, 1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]