Ármin Hegedűs
Ármin Hegedűs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Geiger Ármin |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1869 en Szécsény |
Morto | 29-an de junio 1945 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Török Bank Urbodomo de Újpest Hotel Gellért |
Ármin Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Ármin estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Geiger.
Ármin Geiger[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1869 en Szécsény, li mortis la 29-an de junio 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ármin Hegedűs devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1891 (laŭ alia informo en 1892). Dum la studentaj jaroj li akiris spertojn en ateliero de Alfréd Wellisch. Inter 1893 kaj 1922 li havis postenon en la ĉefurba municipo, poste li pensiuliĝis. Li projektis ofte tre modernajn lernejojn. Ekde 1896 li havis ankaŭ komunan atelieron kun Henrik Böhm, ili laboris kaj kune kaj individue. Inter 1903-1905 li studvojaĝis al Germana regno kaj Italio. Li edziĝis en 1895, lia edzino naskis 4 gefilojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Tombeja enirejo (Budapeŝto)
- Urbodomo de Újpest (kun Böhm, 1899)
- Urbodomo de Pesterzsébet (1905-1906 kun Böhm)
- Bazlernejo (Budapeŝto, 1905-1906)
- Turka banko (Budapeŝto, 1906)
- Hotelo-kuracbanejo Gellért (Budapeŝto, 1909–1918; kun Artúr Sebestyén kaj Izidor Sterk)
- Hotelo Pöstyén (1909-1912)
- Juda gimnazio (Budapeŝto, 1913-1914 kaj 1923-1931)
- Kvinetaĝa loĝdomo (Budapeŝto, 1926 kun Böhm)
- Hotelo-kuracbanejo (Szolnok, 1927 kun Böhm)
- vilao de Hegedűs (Zugló, 1933)
-
Tombeja enirejo
-
Urbodomo de Újpest
-
Lernejo
-
Turka banko
-
Supro de la turka banko
-
Hotelo-banejo Gellért
-
Hotelo en Pöstyén
-
Juda gimnazio
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio