Kováčovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kováčovce
municipo de Slovakio
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Banská Bystrica
Distrikto Veľký Krtíš
Poŝtkodo 991 06
Aŭtokodo VK
Telefonkodo ++421-47-....
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 318  (2021) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°05′30″N 19°27′30″O  /  48.09167°N, 19.45833°O / 48.09167; 19.45833 (Kováčovce) (mapo) Koordinatoj: 48°05′30″N 19°27′30″O  /  48.09167°N, 19.45833°O / 48.09167; 19.45833 (Kováčovce) (mapo)
Alto 150 m [+]
Areo 11,62 km² (1 162 ha) [+]
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Kováčovce (Slovakio)
Kováčovce (Slovakio)
DEC
Kováčovce
Kováčovce
Situo de Kováčovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kováčovce [+]
vdr


Kováčovce, hungare Szécsénykovácsi [sEĉEnjkovAĉi] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Kováčovce situas en la plej griza parto

Situo[redakti | redakti fonton]

Kováčovce situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, kiu estas ankaŭ la hungara landlimo (kontraŭe Hugyag etendiĝas), fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 19 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Koachy". En 1828 loĝis tie 351 vilaĝanoj en 29 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szécsénykovácsi 579 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Szécsénykovácsi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Kováčovce apartenas al Slovakio, kie en 2001 vivis 380 homoj, (251 hungaroj, 119 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika moderna preĝejo de 2004
  • nobeldomo de Szentiványi [sentivAnji] el la 18-a jarcento, en la sekva jarcento ĝi trakonstruiĝis
  • nobeldomo de Hermann el la 18-a jarcento, en 2005 renoviĝis
  • neloĝata nobeldomo de Himmler
  • muelejo nomata Drexler

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio