Hugyag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugyag (hudjag) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), fine de mallonga sakovojo, ĉefvojo kaj fervojo Szécsény-Balassagyarmat preteriras. La lasta troviĝas en distanco de 15 km, Szécsény en 8 km. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo iĝis kampurbo en 1333. Hugyag havis gravan ponton, kiu detruiĝis en 1849 kaj en 1944. Post Traktato de Trianon Hugyag trovis sin apud al la nova landlimo. Tiuj vilaĝanoj, kiuj havis parcelojn en la alia flanko, perdis ilin.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]