Nové Hony

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nové Hony, hungare Kétkeresztúr estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Nové Hony situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Rimavská Sobota-Lučenec. La lasta troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. En la 10-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332. Ekde la 14-a jarcento 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Malgranda kaj Granda "Keresztúr", kiuj unuiĝis en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis tie 291 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1948 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj. En 2001 loĝis tie 205 da homoj, (157 slovakoj, 44 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]