Prestavlky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Přestavlky.

Prestavlky, hungare Mailáth [majlAt] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Presztavek, poste honore al departementestro Stefano Mailáth oni nomumis la vilaĝon. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.

Prestavlky troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Prestavlky situas fine de mallonga sakovojo. Žiar nad Hronom troviĝas 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1283 en formo "Poroztolnuk", apartenanta al ĉefepiskopejo Esztergom. En 1828 vivis en Presztavek 361 homoj en 55 domoj. En 1910 vivis en Mailáth 534 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Prestavlky 684 homoj (671 slovakoj, 8 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]