Pavlovce (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pavlovce
Pavlovce
hungare: Rimapálfala
municipo
Oficiala nomo: Pavlovce
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Rivero Rimava
Situo Pavlovce
 - alteco 188 m s. m.
 - koordinatoj 48° 19′ 37″ N 20° 04′ 52″ O / 48.32694 °N, 20.08111 °O / 48.32694; 20.08111 (mapo)
Areo 7,0721 km² (707,21 ha)
Loĝantaro 389 (31.12.2011)
Denseco 55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1431
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 980 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 515281
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Pavlovce, Rimavská Sobota District
Retpaĝo: www.pavlovce.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Pavlovce (hungare Rimapálfala) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pavlovce situas laŭ maldekstra bordo de Rimava, sub monto 214 m alta, laŭ flankovojoj. Rimavská Sobota troviĝas 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1431 en formo "Palfalwa". En 1556 la turkoj okupis kaj faris ruina la vilaĝon, kiuposte ĝis 1683 apartenis al Osmana Imperio. Tiam la poloj senhomigis la vilaĝon. La refondiĝo okazis en 1730. En 1910 loĝis en Rimapálfala 361 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Rimapálfala apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Jesenské, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Rimapálfala rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Pavlovce 352 da homoj, (191 hungaroj, 68 slovakoj, 91 ciganoj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]