Krupinská planina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krupinská planina
Rigardo de Monaĥejo Bzovík sudokcidenten je Krupinská plataĵo.
Rigardo de Monaĥejo Bzovík sudokcidenten je Krupinská plataĵo.
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Kopaný závoz (775,3 m)
Supra tutaĵo Slovaka Mezmontaro
Najbaraj tutaĵoj Montoj de Štiavnica
Pliešovská kotlina
Javorie
Ĉedanuba montetaro
Ipeľská brázda
Ostrôžky.
Kontinento Eŭropo
Situo  Slovakio
Geografia situo 48° 15′ N, 19° 10′ O (mapo)48.2519.166666666667Koordinatoj: 48° 15′ N, 19° 10′ O (mapo) f1
Map
Krupinská planina
Mineraloj tofo
tofito
riolito,
Akvejo Krupinica
Ipeľ
vdr
Lokigo de montaro Krupinská planina sur la teritorio de Slovakio (griza)

Krupinská planina (eo: Montebenaĵo de Krupina aŭ Krupinská plataĵo) estas montaro sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovincio Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro. La nomo ĝi havas laŭ la plej granda urbo kiu kuŝas sur la teritorio de montaro - Krupina. Sur okcidento najbaras kun Montoj de Štiavnica, sur nordo Valkaldrono de Pliešovce kaj Javorie, sur sudo kun Ĉedanuba montetaro kaj Ipeľská brázda kaj okcidente kun Ostrôžky.

Subtutecoj:

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La geomorfologia tuteco aspektas kiel ebenaĵo. La montaro havas vulkana deveno kaj estas kreita per vulkanaj rokaĵoj precipe tofoj kaj tofitoj. Sur la norda parto estas zono de pli altaj montoj kun la plej alta monto de montaro Kopaný závoz 775,3 m s.m. Meza parto havas karaktero de ebenaĵo, kiu havas averaĝa alteco 300 – 400 m s. m, kun profundaj valoj kreitaj per multeco de rojoj fluantaj precipe en sud-orienta direkto. Suda parto de montaro estas denove altigita kaj kreas zono de pli altaj montoj (450 – 640 m). (Tie estas la plej alta monto Španí laz 643,1 m s.m.). En norda parto troviĝas militareo Lešť. Granda parto de montaro estas senarbara kaj ekuzata por agrikulturo. Arbaroj estas nur en profundaj valoj kaj sur deklivoj de montoj.

Akvaro[redakti | redakti fonton]

En la teritorio estas kelkaj ne grandaj artefaritaj akvujoj. La plej granda estas ĉe Kozí Vrbovok. Tra teritorio fluas de nordo suden kelkaj longaj sed ne fortaj rojoj: Koprovnica, Stará rieka, Krtíš, Plachtinský potok, Litava, Vrbovok, kiuj fluas en mallarĝaj kaj profunde entranĉitaj valoj. Ili enbuŝas al rivero Ipeľ. De nordo (parte) kaj okcidento ĉirkaŭ fluas montaro rivereto Krupinica, kiu kreas loke ankaŭ bordon de la montaro.

Natur protekto[redakti | redakti fonton]

En teritorio estas kelkaj protektitaj areoj:

Turismo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En teritorio kuŝas du ne grandaj urboj: Krupina kun mezepokaj memoraĵoj. Modrý Kameň kun burgo kaj Muzeo de ludiloj kaj marionet- kulturoj kaj ekspozicio de denta teĥniko (unua de sia specio en Slovakio), etnografa muzeo de regiono kaj ekspozicio pri vivo de renesancia poeto Bálint Balassi. Krome tio ĉi troviĝas ruinoj de fortifikita monaĥejo Bzovík kaj burgo Čabraď. Je la rando de la teritorio kuŝas Dudince kaj Horná Strehová kun termalaj fontoj kaj banejoj. Ankaŭ en multaj vilaĝoj estas konservita tipa popola arkitekturo de ĉi regiono (iuj kun pajlaj tegmentoj p.e. Senohrad, Sucháň). En vilaĝo Hrušov. estas dum aŭgusto organizita folklora festivalo - aranĝo Hrušovská parada (Parado de Hruŝov). Regiono ofertas nepretendeman piedirantan kaj biciklan turismon.

Krom tio sudaj deklivoj de montaro apartenas al konata vinprodukta teritorio (kun centro ĉirkaŭ urbo Modrý Kameň). En estinteco la teritorio estis konata kiel fruktodona areo. De ĝi devenas en meza Eŭropo konataj pomo Hontianská Končiarka kaj ĉerizo Krupinská Chrupka. Pro tio en la teritorio iras scienca eksploro por savado de biodiverseco de malnovaj specoj de fruktarboj kaj kreado de biodiversecaj fruktĝardenoj kun ili.