Krtíš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krtíš
rivero
Bazaj informoj
Longeco 36,5 km
Akvokolekta areo 238,79 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 580 m
Enfluejo Ipeľ
Geografio
Map
Kategorio:Riveroj en Slovakio
vdr

Krtíš estas rivero de sudo de meza Slovakio, sur la teritorio distriktoj Zvolen kaj Veľký Krtíš. Estas ĝi dekstraflanka alfluo de rivero Ipeľ kaj havas longecon 36,5 km kaj prenas akvon de teritorio granda 238,79 km².

La rivero elfontas sur Krupinská planina (Krupina montebenaĵo) sub monto Vrsáč (622,3 m s. m.) en supermara alteco ĉirkaŭ 580 m s.m. La rivero fluas suden tra teritorio de militareo, provizas etan akvorezervujon kaj lasas la militareon. Post la elfluo de la akvujo riverfluejo plivastiĝas kaj la rivero enfluas en mallarĝa valon, kie turniĝas so-forme kaj daŭras al sudorienta direkto. Poste la valo rimarkeble plilarĝiĝas, antaŭ domgrupo Valo denove subite turniĝas kaj fluas sudorienten, tra rando de Modrý Kameň, kie alportas sian unuan signifan alfluon, maldekstraflankan Riečka kaj riverfluejo turniĝas pli suden. Poste rivero trafluas tra Veľký Krtíš kaj je mallonga parto fluas denove sudorienten, ĉe vilaĝo Malý Krtíš alportas de maldekstro Medokýšny potok kaj fluas suden preter Nová Ves kaj Sklabiná. Tie ĝi alportas ĝian la plej akvan alfluon, dekstraflankan Plachtinský potok (158,0 m s.m.). Trafluas ĝi ebenaĵan teritorion de Ipeľská kotlina (Valkaldrono de Ipeľ ) kun multnombraj elfontoj de mineralaj akvoj, de dekstro alportas Zajský potok proksime de domgrupo Peserany. Per granda arko ĉirkaŭfluas de oriento vilaĝojn Želovce kaj Záhorce kaj en iliaj teritorioj alportas de maldekstro unue Želovský potok kaj poste Záhorský potok. Turniĝas ĝi sudokcidenten kaj proksime vilaĝo Slovenské Ďarmoty enbuŝas en rivero Ipeľ.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]