Endre Héjjas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Endre Héjjas [hEjaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Héjjas Endre estis hungara meteologiisto, abelisto.

Endre Héjjas [1] naskiĝis la 16-an de majo 1867 en Hungara reĝlando en Zádorfalva (nuntempa Zádor en Slovakio). Li mortis la 6-an de junio 1947 en Ráckeve.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Héjjas akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste en 1891 li eklaboris en la meteologia instituto. Ekde 1920 li gvidis la laborgrupon pri prognozoj. En 1897 li fondis revuon Időjárás (=Vetero). En 1924 li pensiuliĝis kiel titulara vicdirektoro. Hejme li okupiĝis pri abeloj kaj mieloj, eĉ li verkis faklibron pri tio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A zivatarok Magyarországon (1898)
  • A csapadék évi átlagos eloszlása Magyarországon (1910)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.