Johannes Jacob Stunder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Jacob Stunder
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1759 (1759-11-05)
en Kopenhago
Morto la 15-an de aŭgusto 1811
en Hungario Neusohl (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Lingvoj hungaragermanadana
Ŝtataneco DanioHungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • gravuristo
vdr

Johannes Jacob Stunder [jakob], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj hungaraj personaj nomoj Stunder János Jakab estis dana pentristo. Lia nomo slovake estas Ján Jakub Stunder.

Johannes Jacob Stunder [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1759 en Kopenhago (Danio), li mortis la 15-an de aŭgusto 1811 en Neusohl (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johannes Jacob Stunder studis en la fruaj 1780-aj jaroj en belarta akademio en sia naskiĝurbo. Lia majstro estis Johan Edvard Mandelberg. Li studvojaĝis en la italaj ŝtatoj en 1784. Li pentradis en Vieno (1791-1793), kie Ferenc Kazinczy invitis lin al Hungario, kie li pentradis ĝismorte. Lia unua stacio estis Pest (urbo). En 1797 li edziĝis en Leutschau, lia edzino estis luterano, sed la nacieco estas nekonata. Ekde 1807 li vivis en Neusohl. Li pentradis pejzaĝojn, portretojn, ekleziajn kaj mitologiajn temojn. Li ricevis danan postmortan premion en 1870.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]