Samu Zorkóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Zorkóczy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1869 (1869-11-08)
en Banská Bystrica
Morto 25-an de aprilo 1934 (1934-04-25) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Samu Zorkóczy [ŝamu zorkOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zorkóczy Samu estis hungara inĝeniero, profesoro.

Busto pri Samu Zorkóczy
Samu Zorkóczy sur kovrilpaĝo

Samu Zorkóczy [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1869 en Hungara reĝlando en vilaĝo Radvány [radvAnj] (nuntempa urboparto de Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 25-an de aprilo 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Zorkóczy frekventis gimnazion en Pozsony, poste li akiris diplomon en akademio de Selmecbánya en 1890. Li estis asistanto samloke apud Vilmos Sóltz kvar jarojn, poste li havis postenon en signifa fabriko. Li pasigis 4 jardekojn en diversaj unuoj de la fabriko. En 1904 li estis nomumita ĉefinĝeniero en Salgótarján, poste li akiris tre altajn poziciojn. Li establis filian fabrikon en Borsodnádasd. Li apartenas al la plej gravaj figuroj de la hungara fera-ŝtala metalurgio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A közvetlen vastermelés kérdéséhez (1891)
  • A folytvas (1892)
  • Acélgyári berendezések Németországban (1903)
  • A Magyar Királyi Bányamérnöki és Erdőmérnöki Főiskola egyetemi rangra emelése tárgyában (1931)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Budapeŝto (1930) [2]
  • memormedalo fondita en 1936 [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]