Ágost Lubrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ágost Lubrich [Agoŝt lubriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lubrich Ágost estis hungara instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1871). Lia nobela antaŭnomo estis: garamszeghi.

Ágost Lubrich [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1825 en Hungara reĝlando, en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 14-an de julio 1900 en Rákospalota (iama urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágost Lubrich frekventis porinstruistan lernejon, poste li lernis teologion en Pest (urbo). Pro manko de financaj eblecoj li ne povis esti pastro, li restis instruisto. Post la diplomo en 1848 li ekinstruis en Szeged. Baldaŭe li instruis en diversaj urboj. Ekde 1870 li instruis en universitato. Li studvojaĝis en Belgio, Anglio, Francio kaj Svislando. En 1887 li gvidis pilgrimadon al Romo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Görögország története magán olvasásra (1862)
  • A középtanodai tanárok paedagógiai kiképzéséről (Pri edukado de mezlernejaj instruistoj) (1871)
  • Irányelvek a magyarországi autonomia szervezéséhez (Gvidiloj al organizado de hungarlanda aŭtonomio), (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.