Pavol Križko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavol Križko
Persona informo
Aliaj nomoj Pavol Tibránsky
Naskiĝo la  30-an de majo 1841(nun 1841-05-30)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Besztercebánya
Morto la 25-an de marto 1902
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Körmöcbánya
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Memorigilo Pavol Križko
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Pavol Križko [kriĵko], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Krizskó Pál estis hungaria slovaka instruisto, arkivisto, oficisto. Lia pseŭdonimo estis Pavol Tibránsky.

Pavol Križko[1] naskiĝis la  30-an de majo 1841(nun 1841-05-30) en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 25-an de marto 1902 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kremnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pavol Križko apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li estis edukita ofte hejme, kie li akiris teksistan licencon en 1854, poste li finis luteranan liceon en Besztercebánya en 1860. Inter 1861-1872 li estis instruisto en luterana lernejo de Körmöcbánya, ankaŭ orgenisto de la evangelia preĝejo, poste arkivisto en la sama urbo, pli poste urba oficisto. Krome li laboris kasisto de la fajrobrigado (1870-1880) kaj direktoro de la reĝa minentrepreno (1880-1890). Li fondis muzeon pri moneroj kaj medaloj en 1890. Li ankaŭ estis membro de pluraj asocioj. Liaj historiaj studoj havis klare nacidefendan (slovakan) karakteron. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis kvinfoje, la dua naskis solan filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Krivoprisaznik (1865)
  • A körmöczi régi kamara és grófjai (1880)
  • A körmöczbányai róm. kath. egyházközség története. 1. korszak 1317-1520. (1887, ankaŭ germane)
  • Uprava, ako treba sbierat' a zapisovat' miestne názvy (1897)
  • Körmöczbánya (1903)
  • Dejiny banskomestského seniorátu (1948)
  • Z dejín banských miest na Slovensku (1964)
  • Kremnické školstvo v rokoch 1528-1674 (1975)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • stratoj en Bratislavo kaj aliaj slovakaj urboj
  • memortabuloj en Banská Bystrica kaj Kremnica
  • memormedalo
  • lernejo en Kremnica

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]