Lóránd Dabasi Schweng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lóránd Dabasi Schweng
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1905(nun 1905-08-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Besztercebánya
Morto la 2-an de decembro 1988
en   Svislando Gilly
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo ekonomikistoinstruistopolitikisto
vdr

Lóránd Dabasi Schweng [dabaŝi ŝveng], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dabasi Schweng Lóránd estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Lóránd Dabasi Schweng[1] naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1905(nun 1905-08-18) en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 2-an de decembro 1988 en Gilly (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lóránd Dabasi Schweng akiris ekonomikan diplomon en Reĝa Universitato palatino József en 1928, post jaro plian diplomon en London School of Economics. Inter 1935–1940 li instruis en Budapeŝto, en 1938 kaj 1939 ankaŭ en Munkeno. Li doktoriĝis en 1940 kaj ĝis 1945 li laboris en la Hungara Nacia Banko. Inter 1945-1947 li havis altan postenon en la financa ministerio, poste li disidis al Britio, kie li instruis. Pli poste li laboris en Vaŝingtono, poste inter 1951–1955 li estis ekonomia konsilisto en Gvatemalo, Haitio, Meksiko, Panamo, en 1956 en Bolivio, inter 1958-1960 en Sud-Koreio, inter 1961-1963 en Venezuelo, poste en Kolombio, Peruo kaj Pakistano.

Li estis ankaŭ amatora montgrimpanto kaj skianto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Political, Social and Economic Developments in postwar Hungary (1949)
  • Economic Planning in Hungary since 1938 (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]