Béla Bottló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bottló
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de januaro 1905(nun 1905-01-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Besztercebánya
Morto la 24-an de decembro 1964
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkivisto
vdr

Béla Bottló, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bottló Béla estis hungara arkivisto. Lia familia nomvarianto estis Bottlik, lia persona monaĥa nomo estis Emil (1923–1928).

Béla Bottló[1][2] naskiĝis la  18-an de januaro 1905(nun 1905-01-18) en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 24-an de decembro 1964 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bottló aliĝis al la cistercianoj en 1923 kaj studis teologion en Zirc. Tamen li forlasis la ordenon en 1928, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932. Jam inter 1930-1933 li estis ankaŭ bibliotekisto de hungara instituto en Varsovio, krome li instruis en altlernejo en la sama urbo. Li laboris ekde 1933 en la tutlanda hungara arkivo ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dlugosz János Historia Polonicá-ja, mint magyar történeti forrás. 1385–1418. (ankaŭ disertaĵo, 1932)
  • A római katolikus egyház levéltári szabályai (1941)
  • Magyar Országos Levéltár. Regnicolaris Levéltár. (1953)
  • Az 1828. évi országos összeírás (1957)
  • Genealógia (kursa lernolibro, 1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.