Miklós Bánovszky
Miklós Bánovszky [miklOŝ bAnovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánovszky Miklós estis hungara pentristo.
Miklós Bánovszky [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1895 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 10-an de januaro 1995 en Szentendre.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Bánovszky lernis pentroarton en privata lernejon en Munkeno, ekde 1915 en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo). Li batalis dum la 1-a mondmilito, en 1918 li daŭris la lernadon de István Réti en la altlernejo. Ekde 1926 li pentradis en Szentendre, kie li partoprenis en kreo de la Artistkolonio. Foje-foje li pentradis ankaŭ en aliaj lokoj. En 1942 li estis denove soldato. Li pentris portretojn, pejzaĝojn, ĝenrojn. Li ricevis premiojn en 1926 kaj 1995.
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Egy festő naplója: Bánovszky Miklós visszaemlékezése a szentendrei festészet kezdeteiről, 1926-1947 (1996) - membiografia romano
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- portreto de János Tornyai
- Sankta Francisko (1926) premiita
- A régi Püspöki utca (1928)