Imre Révész (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Révész
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1859 (1859-01-21)
en Sátoraljaújhely
Morto 3-an de februaro 1945 (1945-02-03) (86-jaraĝa)
en Vinohradiv
Tombo Vinohradiv
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Imre Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Imre estis hungara pentristo, grafikisto. Lia familia nomo estis Csebrai [ĉebrai] ĝis 1883.

Busto pri Imre Révész
Pentraĵo pri Béla Cziráky fare de Imre Révész

Imre Révész [1][rompita ligilo] naskiĝis la 21-an de januaro 1859 en Sátoraljaújhely, li mortis la 3-an de februaro 1945 en Sovetunio en Vinogradov (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Révész frekventis gimnazion en Debrecen, poste inter 1873-1875 en arta akademio en Vieno. En la studjaro 1878 li lernis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Bertalan Székely, poste li denove lernis en Vieno en la akademio 3 jarojn. Lia debuta ekspozicio okazis en la fruaj 1880-aj jaroj en Budapeŝto. Inter 1882 kaj 1885 li lernis rekte de Mihály Munkácsy en Parizo. En 1884 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filinojn. Ekde 1904 li instruis en la Belarta Altlernejo, en 1918 en Artistkolonio (Nagybánya), inter 1920-1931 en Artistkolonio (Kecskemét). En la sekvaj jaroj li retiriĝis pro malbona stato de siaj okuloj.

Li pentris multajn ĝenropentraĵojn, ofte li ilustris poemojn de Sándor Petőfi.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Cziráky Béla gróf, a főispán (vidu la bildon!)
  • Csárdai jelent - premiita en 1882
  • Panem! (1899) - lia ĉefa pentraĵo, premiita en 1901 (vidu la bildon!)
  • Menekülők premiita en 1889 en Parizo
  • Önarckép (Memportreto)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Panem! pentrita de Imre Révész