Károly Kárpáti (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Kárpáti (instruisto)
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de septembro 1851(nun 1851-09-14)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Besztercebánya
Morto la 15-an de oktobro 1921
en  Hungara reĝlando Szeged
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Károly Kárpáti [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Károly estis hungara instruisto. Lia familia nomo estis Schlosjarik [ŝlosjarik] ĝis 1877.

Károly Kárpáti (instruisto)[1] naskiĝis la  14-an de septembro 1851(nun 1851-09-14) en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 15-an de oktobro 1921 en Szeged (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kárpáti (instruisto) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Universitato de Vieno kaj Reĝa Universitato de Pest, fine li doktoriĝis en 1876. Depost la diplomo en 1873 li instruis en Sopron. Li estis ankaŭ motoro de la hungara teatra kaj literatura vivoj en la urbo. Li kontribuis precipe en la loka gazetaro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A murányi Venus a magyar költészetben (1880)
  • Német nyelvtan. Gymnasiumok, reáliskolák, kereskedelmi középiskolák, polgári és felső leányiskolák használatára. (kunaŭtoro, lernolibro, 1889, 1895)
  • Német olvasókönyv szótárral, középiskolák számára (kunaŭtoro, lernolibro, 3 volumoj, 1893-1894)
  • Soproni m. kir. állami főreáliskola története (1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]