Gubernio de Vaasa
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Gubernio de Vaasa 1776-1997. En jaro 1960 la verda areo estis ligita al nova gubernio de Meza Finnlando kaj en 1969 la flava areo, Virrat al gubernio Tavastio
Gubernio de Vaasa estas eksa gubernio de Finnlando (ĝis granda reformo de gubernioj en 1997).
La ĉefurbo de la gubernio estis Vaasa (svede Vasa).
Post 1997 la areo de gubernio de Vaasa apartenas al gubernio Okcidenta Finnlando, kaj ĝi konsistas el tri provincoj, (Okcidenta) Ostrobotnio, Suda Ostrobotnio kaj Meza Ostrobotnio. La eksa teritorio de gubernio de Vaasa formas ankoraŭ elektodistrikton por parlamentaj elektoj, el kiu estas nuntempe elektitaj 18 parlamentanoj.
Ĝis 1960 la gubernio de Vaasa estis pli granda kaj ĝi enhavis ankaŭ parton el la regiono Meza Finnlando.