Keskisuomalainen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keskisuomalainen

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutaga

Establodato 1871/1916
ISSN 0356-1402

Retejo Oficiala retejo (finne)
vdr

Keskisuomalainen ("mezfinnlandano") estas en Jyväskylä aperata ĵurnalo. Ĝi estas la 5-a plej granda abonata ĵurnalo de Finnlando. Ĝia nuna ĉefredaktoro estas Pekka Mervola. Antaŭ li estis vere longtempa ĉefredaktoro Erkki Laatikainen. Nuna ĵurnalo Keskisuomalainen fariĝis jare 1916, kiam en Jyväskylä aperataj ĵurnaloj Keski-Suomi (fondita en 1871) kaj Suomalainen unuiĝis. Keskisuomalainen estas unu de la ĵurnalogrupo Väli-Suomen sanomalehdet, el kies inkludo parto estas komuna. Ĝi estas la plej granda el la gazetoj en tiu grupo. La administro de tiu gazetogrupo estas en Jyväskylä. Antaŭe, Keskisuomalainen oficiale subtenis la partion Finnlanda Centro. Hodiaŭ, la papero estas politike nefiliigita, sed praktike ĝi daŭre estas proksima al la partio Finnlanda Centro en siaj politikaj sintenoj. Pri la televidaj kaj radiaj programoj en Keskisuomalainen skribis dekoj de la jaroj Marko Ahonen, kies tekstoj pri la afero estas vere admirataj kaj estas nuntempe publigita ankaŭ en iuj aliaj gazetoj kiel Savon Sanomat kaj Karjalainen.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Interalie, la tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski (1901-1984), vivis en Jyväskylä kaj ekde la jaro 1940 ĝis la jaro 1966, kiam li pensiiĝis, laboris kiel ĵurnalisto en la gazeto. Sed ne nur pro li la gazeto plurfoje raportis pri esperantlingvaj eventoj, interalie (longe post la pensiiĝo de la eksa esperantlingva ĵurnalisto) pri kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiu okazis en Jyväskylä en 1988, aŭ pri la Universala Kongreso de 2019, kiu okazis en la urbo Lahti 160 kilometrojn pli sude.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

la centra redaktejo