Willem Hofdijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Hofdijk
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1816 (1816-06-27)
en Alkmaar
Morto 29-an de aŭgusto 1888 (1888-08-29) (72-jaraĝa)
en Arnhem
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo poeto • pentristo • verkisto • gravuristo
vdr
busto de la verkisto Willem Hofdijk

Willem Jacobszoon HOFDIJK (naskiĝinta la 27-an de junio 1816 en Alkmaar, mortinta la 29-an de aŭgusto 1888 en Arnhem) estis nederlanda pedagogo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de orforĝisto li estis unue bazlerneja instruisto kaj poste kronikisto en sia naskiĝurbo. Li studis la nederlandajn lingvon kaj historion antaŭ dediĉiĝo al pentrado kaj poezio.

Inter 1850 kaj 1886 li lernigis historion kaj literaturon ĉe la amsterdama gimnazio. Talentite je la kono de pentraj belaĵoj (li mem provis pentristadi) li vivigis siajn librojn per propraj desegnaĵoj. Tial plej gravis en siaj verkoj »Historische landschappen« (Haarlem 1856), sed ankaŭ la regionhistoriaj rakontoj ĉe »Ons voorgeschlacht in zijn dagelijks leven geschilderd« (Haarlem 1858–64).

Kune kun Jacob van Lennep li verkis: »Merkwaardige kasteelen in Nederland« (Amsterdamo 1852–61). Inter la multo da poemoj menciindas: »Kennemerland. Balladen« (Haarlem 1850–52) kaj la epikaj rakontoj: »Aeddon« (Delft 1852), »Griffo de Salier« (Haarlem 1852), »Helene« (Amsterdamo 1854), »In't harte van Java« (Amsterdamo 1881), »in het gebergte Di-Eng« (Beverwijk 1884) kaj »Dajang Soembi« (Amsterdamo 1887); krome li verkis ankoraŭ diversajn dramajn poemojn, kiuj en la plej konkreta senco ne takseblas dramoj. Ankaŭ tre ŝatis la legantoj la manlibron »Geschiedenis der Nederlandsche letterkunde« (Amsterdamo 1856).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 415 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]