Zwolle
Komunumo Zwolle | ||
---|---|---|
Flago de la komunumo Zwolle | Blazono de komunumo Zwolle | |
![]() | ||
Provinco | Overiselo | |
Urbestro | Henk Jan Meijer | |
Ĉefloko | Zwolle | |
Areo - Tero - Akvo |
119,28 km² 112,11 km² 7,17 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
114.544 (1-a de januaro 2007) 1014 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 31′ N, 6° 5′ O52.5166666666676.0833333333333Koordinatoj: 52° 31′ N, 6° 5′ O | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A28, A50, A35, N331, N337, N340, N764; fervojo al Groningen, Leeuwarden, Amersfoort, Emmen, Almelo, Arnhem, Utrecht kaj Kampen | |
Telefona kodo | 038 | |
Poŝtkodo | 8000–8049 | |
Oficiala retejo | http://www.zwolle.nl/ | |
Zwolle (52°31′N 6°5′O / 52.517°N, 6.083°OKoordinatoj: 52°31′N 6°5′O / 52.517°N, 6.083°O), ĉefurbo de la Nederlanda provinco Overiselo, estas malnova Hanso-urbo.
Ekzistas ankaŭ samnoma urbo en Louisiana (Usono).
Politika signifo[redakti | redakti fonton]
En Zwolle estis naskita Johan Thorbecke (14-an de januaro 1798-4-an de junio 1872), unu el la plej famaj Nederlandaj ŝtatistoj, prezidanto de la komisiono kiu verkis kaj akceptigis la konstitucion de Nederlando de 1848.
En Zwolle estis fondita la 26-an de aŭgusto 1894 la S.D.A.P., la antaŭulo de la nuna Social-demokrata Partio de la Laboro (Partij van de Arbeid).
Kultura signifo[redakti | redakti fonton]
Naskiĝis, verkis kaj loĝis en Zwolle pluraj artistoj kaj famuloj: Se mencii nur pri kelkaj:
- Theoderich Ulsenius (ĉ. 1460- ĉirkaŭ 1508), kuracisto kaj humanisto
- Paul Gellings Gerard Terborch (1617-1681), pentristo
- Rhijnvis Feith (1753-1824), aŭtoro
- Anton den Doolaard (1901-1994), aŭtoro
- Marnix Kappers (* 1943), aktoro
- Herman Brood (1946-2001), kantisto, aktoro, pentristo; laboris grandparte en Amsterdam
- Hossein Sadjadi Ghaemmaghami Frahani (* 1954), konata kiel Kader Abdolah, aŭtoro; naskita en Irano
- Jan Vayne (* 1966), pianisto kaj pentristo
- Renate Schutte (* 1974), fotomodelino kaj prezentistino
- Glenn de Randamie (* 1984), repisto Typhoon; studis en la lernejo kie instruas Gerrit Berveling.
- Paul Gellings, urba poeto depost 2006, aŭtoro kaj docento
- Thomas a Kempis (1379-1471), monaĥo, aŭtoro ekzemple de Imitado de Kristo, reprezentanto de la Moderna Devoteco
- Willem Bartjens (1569 - 1639), unu el la plej famaj instruistoj de la Nederlanda historio (li instruis pri matematiko - lia nomo fariĝis proverba: "tio estas ... tiom, laŭ Bartjens")
- Michael Minsky (1918-1988) kantisto.
La urbo, krome, ĉiujare tre abunde festas Karnavalon - escepto en la nordo de Nederlando.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- la Peperbus ('Piprujo'): tipa turo
- la urba pordego
- la urba kanalo (kiu ĉirkaŭas la tutan urbon)
- muzeo De Fundatie
Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]
Zwolle ĝemeliĝis kun Lünen en Germanio.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la urbo troviĝas pluraj Esperanto-monumentoj:
- grandega ŝtona monumento kun la teksto "Esperanto", "Kompreno", "Paco" kaj kun kapo en la mezo.
- busto de Zamenhof.
- trafikcirklo kun la nomo "Rotonde Zamenhof".
(vidu Listo de ZEO-j en Nederlando)
Pri la urbo aperas broŝuroj ĉe VoKo.
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
Komunumoj de Provinco Overiselo | ![]() |
---|---|
Almelo | Borne | Dalfsen | Deventer | Dinkelland | Enschede | Haaksbergen | Hardenberg | Hellendoorn | Hengelo | Hof van Twente | Kampen | Losser | Oldenzaal | Olst-Wijhe | Ommen | Raalte | Rijssen-Holten | Staphorst | Steenwijkerland | Tubbergen | Twenterand | Wierden | Zwartewaterland | Zwolle | |
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |