Theoderich Ulsenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theoderich Ulsenius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Zwolle
Morto 1-an de januaro 1508 (1508-01-01) (48-jaraĝa)
en 's-Hertogenbosch
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo oficiala urba kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theoderich ULSENIUS (naskiĝinta ĉirkaŭ 1460 en Zwolle, mortinta ĉirkaŭ 1508 en 's-Hertogenbosch) estis germana kuracisto kaj humanisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ilustrajho de Albrecht Dürer je la fama prisifilisa poemo de Ulsenius

En 1486 Ulsenius estis urba ĉefkuracisto de Nürnberg, kie li konatiĝis kaj amikiĝis kun Conrad Celtis. En 1507 li iĝis persona kuracisto de la dukoj de Meklenburgio, antau kiuj li solene ĵuris fari bonan laboron. Tiu ĵuro ankoraŭ skribe ekzistas. Post tiu dato liaj spuroj tamen malaperis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ulsenius famiĝis tre pro sia poemo pri sifiliso, kiu nombriĝas inter la plej manovaj atestiloj de tiu epidemio en Centra Eŭropo. Ĝia titolo estas Vaticinium in epidemicam scabiem, quae passim toto orbe grassatur (de la 1.8.1496). Per cento da heksametroj ĝi ofertas meditadon pri la astronomia kombino inter la planedoj Jupitero kaj Saturno el la jaro 1484, kion oni konsideris la ĉefan kaŭzon de la apero de la epidemio! Ĝi estas plena de poetika elano restante plurfoje obskura kaj apenaŭ komprenebla.

Aperis en 1496, denove en Nürnberg, lia dua verko (formo: elegia distiko) kun la titolo De pharmacandi comprobata ratione, medicinarum rectificatione symptomatumque purgationis hora supervenientium emendatione libri II. Tiun literaturajhon ege ŝatis la samtempuloj. Ĝi reprenitis ankoraŭ de Georg Pictorius en du eldonoj de sia verko Sermones convivales (Basel 1559 kaj 1571). Laŭ Panzer konatas ankoraŭ tria verko de Ulsenius, De clinico pharmacandi modo libri duo (Nürnberg 1496): sed verŝajne ĝi samas al la unua verko, havante iomete alian titolon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joh. Trithemius, Catalogus illustrium virorum s. l. 1495. Bl. LXVIIb.
  • G. A. Will’s Nürnbergisches Gelehrten-Lexicon, fortgesetzt von Christ. Konr. Nopitsch. VIII, 351. Altdorf 1808
  • A. Blanck, Die Mecklenburgischen Aerzte. Schwerin 1874. p. 4, 5.
  • H. Haeser, Lehrbuch der Geschichte der Medizin. III, 238. Jena 1882.
  • A. Hirsch, Biographisches Lexicon der hervorragenden Aerzte. VI, 44. Wien und Leipzig 1888.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo Ulsenius, Theoderich de Hermann Arthur Lier en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 39 (1895), p. 270–271, kio legeblas tie ĉi interrete.