Sankta Maria Magdalena (Goch)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paroĥopreĝejo Sankta Maria Magdalena je Goch
La preĝejo je la tago de la tura kunfalego (24-an de majo 1993)
Plano 1892

La katolika paroĥopreĝejo Sankta Maria Magdalena en Goch estas trinava arĥitekturo. Ĝia granda turo, ekestinta fine de la 14-a jarcento, kunfalegis en majo de 1993.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej aĝa partoj estas la meza kaj norda navoj. Ili ricievis en 1323 sian eklezian konsekradon, laŭ noto en la preĝeja arĥivo de Goch. Oni supozas, ke samloke jam estis starinta preĝejo, ĉar Goch jam proksimume 1200 fariĝis paroĥo. Ĉefa navo de la preĝejo estas la alta navo. Planoj de ĉi tiu pliampleksigita konstruaĵo originas el la 15-a jarcento. La prospera drapoteksado en Goch paralelis kun la deziro pri pli granda preĝejo. Oni malkonstruis la sudan navon kaj konstruis la altan navon kiel ĉefnavo.

Komence de la 17-a jarcento la situacio de la katolikoj en Goch estis funebra. Kvankam 80 elcentoj de la katolikoj estis katolikaj, la magistrato de la urbo konsistis ekde 1617 nure el ne-katolikoj. Ekzemple de 1600 ĝis 1621 ankaŭ la reformita paroĥo kunuzis la preĝejon. Ekde 1621 la katolikoj de Goch ja rajtis uzis sian preĝejon denove sole, sed la reformitoj ricevis kompense la beginomonaĥejon ĉe Mühlenstraße. Ĉar la urbo Goch pro la teksindustrio estis sufiĉe riĉa, en ĉi tiu preĝejo staris ĝis 17 bildaltaroj, kiujn en 1625 detruis soldatoj de la guberniestro de Nimego, Lambert Charles. La nederlandaj trupoj ellasis sian koleron, ĉar por iliaj samkonfesiantoj la preĝejo ja estis malfermita ekde 1621. Ene de malmultaj horoj ili detruis krom la altaroj preskaŭ la tutan ekipaĵon kiel la predikejon, staturojn kaj ŝtonajn monumentojn. Konserviĝis nur la malnova tabernaklodometo, la baptujo el la jaro 1516 kaj kiel ununura bildo „Madono kun la Infano“ el la 14-a jarcento same kiel statuo de la sankta kavaliro Georgo.

La ekipaĵo pliiĝis denove en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Menciinda estas la baroka predikejo. La navo suferis en 1945 gravajn difektojn. La krevigo de pilastro difektis 14 el 22 volbokampoj. En 1959 oni rekonstruis la preĝejon laŭ sia origina formo. La preĝejokorto servis dum jarcentoj kiel tombejo por la urbo. Pretertempe oni entombigis ĉi tie ankaŭ reformitojn kaj luteranojn. La preĝejturon oni rekonstruis en 2003 – dek jarojn post la kunfalego – laŭ modernaj formoj. En i pendas ses sonoriloj kun la tonoj b°, d', e', f♯', a', b'. la sonorilojn b°, d', e' kaj b' gisis la sonorilgisejo Petit & Gebr. Edelbrock en Gescher. La sonoriloj f♯' kaj a' estis transvivintaj la turkunfalegon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.6771111111116.1555555555556