Katedralo de Poitiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Poitiers
katolika katedralo • malgranda baziliko [+]
Koordinatoj46° 34′ 50″ N, 0° 20′ 57″ O (mapo)46.58050.3493Koordinatoj: 46° 34′ 50″ N, 0° 20′ 57″ O (mapo)

Katedralo de Poitiers (Vienne)
Katedralo de Poitiers (Vienne)
DEC
Katedralo de Poitiers
Katedralo de Poitiers
Lokigo de Vienne en Francio

Katedralo de Poitiers (Francio)
Katedralo de Poitiers (Francio)
DEC
Katedralo de Poitiers
Katedralo de Poitiers

Map
Katedralo de Poitiers
Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Pierre de Poitiers [+]
vdr
Okcidenta fasado de la katedralo de Poitiers

La katedralo Sankta Petro je Poitierskatedralo Sankta Petro je Poitiers estas sidejo de la episkopo de Puatiero. Ĝi staras en la urbo Puatiero en Francujo, departemento Vienne, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. La gotika katedralo kun siaj rimarkinde vastaj mezuroj, kiu escepte la turojn el la 15-a jarcento ekestis en la jaroj inter 1166 kaj 1271, staras en la urbocentro. En 1912 la papo rangaltigis ĝin al basilica minor. En tuja proksimeco staras la baptopreĝejo Sankta Johano, la plej malnova kristana konstruaĵo de Francujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam oni komencis konstrui la katedralon, la episkopujo de Puatiero tenis proksimume 1200 paroĥojn. Tiutempe Eleonora de Akvitanujo aĝis 44 jarojn kaj estis jam pli ol jardekon reĝino de Anglujo. En la jaro de la ekkonstruo ŝi naskis sia 10-an gefilon Johano kaj loĝis en sia kastelo je Puatiero, kiun ŝi formis al centro de kortega vivo.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Plano de la katedralo de Puatiero
Transversa sekcaĵo de la katedralo de Puatiero

La konstruo komenciĝis kiel kutime per la starigo de la ĥorkapo, estis daŭrigata per la transversa navo kaj la laŭlonga navaro kaj finata per la okcidenta fasado. Same kiel je multaj aliaj preĝejoj de Francujo la du turoj ekestis multe pli poste.

La diversaj konstrufazoj estas klare rekoneblaj kaj de ekstere kaj ankaŭ ene de la katedralo. La fruaj volboj de la du plej orientaj naveroj kaj de la suda alo de la transversa navo estas submetitaj per dikaj ŝtonaj ŝnuregoj, sed ne jam temas pri statistike esencaj krucoripoj, ĉar mankas la plej grava elemento, nome la ŝlosoŝtono. Do ankaŭ la murstrukturo jen estas tute stampita de la romaniko, kio evidentiĝas aparte je la malalta ĥoreja finaĵo, se oni rigardas ĝin de ekstere. Ju pli la konstruaĵo progresis okcidenten, des pli delikataj fariĝas la volboripoj, dum kiam la fasono de la flanka muro entenas formoj el la altgotiko. Ĝis ĉi tiu konstrufazo ni povus diri pri regiona, puatiera stilo, kiel pli malsupre klarigote.

La okcidenta alkonstruaĵo, kiu plejparte devenas el la dua triono de la 13-a jarcento, estas tamen influita de la fasadoj de la gotikaj katedraloj de Francilio kaj ĉirkaŭaĵo, ekzemple de la katedralo Dipatrino de Parizo (1200–1250). Ties triportalaj fasadoj distingiĝas, male al la romanikaj puatieraj modeloj, per la alesto de timpano aŭ arkofaco, formo transprenota por la elspeze formitaj portaloj de la katedralo de Puatiero. La arkofacoj montras en la meza portalo en la malsupra kampo la reviviĝon de la mortintoj, sur tio la beatulojn kaj la kondamnitojn, tute supre Kristo kiel juĝanto de la mondo, en la maldekstra portalo la ĉieliron de Maria kaj la kronadon de Maria, en la dekstra portalo la nekredeman Tomason. La muroj perdis siajn statuojn dum la franca revolucio de 1789. La grandioza fenestrorozo super la portaloj konserviĝis.

La interno de ĉi tiu ŝajnbazilikoŝtupohalo tipa por la puatiera stilo ne apartenas al la plej elstaraj de la franca gotiko, spirhaltigas tamen pro siaj eksternormaj mezuroj de longeco preskaŭ centmetran je alteco da 27 metroj. Tiu ĉi konstrutipo aperis en puatiera stilo unuafoje en romanikaj konstruaĵoj de la 11-a jarcento, kaj oni tranprenis ĝin ĉi tie en la katedralo Sankta Petro.

Diference al vera baziliko la navoj de la laŭlonga navaro de halopreĝejo estas same altaj aŭ proksimume samaltaj, tiel ke unu el la distingiloj de ĉi tiu konstrutipo estas la manko de la supra fenestrozono: la flankmuro de la meznavo leviĝas je plena alteco ĝis la volbo. La lumo enfalas do ne, kiel je la klare altigita meznavo de baziliko tra memstara fenestrozono de supre, sed nur de la flankoj. Kontraste al la aksorientiĝo de baziliko, en halopreĝejo rezultas per oblikvaj rigardoj ofte la plej belaj travidaĵoj kaj spacaj pliriĉigoj.

Arthistorio diras pri ŝajnbaziliko aŭ ŝtupohalo, se la mura organizado de la ĉefa navo estas interformo inter baziliko kaj halopreĝejo, tio signifas, ke la meznavo leviĝas super la flanknavoj, sed ne havas fenestrozono. Kvankam la lumo nure envenas ekde la flanko, per tio ankaŭ granda interno estas sufiĉe lumigebla, tamen ĉi tiu konstrutipo kaŭzis la evoluon de pli kaj pli grandaj fenestroj, kies supro finfine estis – lige kun statikaj novigoj – la konstruo de la grandaj gotikaj ornamripaj fenestroj.

Apartaĵo estas en la tria navero de la meznavo la labirinto de preskaŭ unumetra diametro, ĉizita en la sudan flankomuron je okula nivelo. Ĉu je tio temas pri plano de labirinto pli frue troviĝinta sur la planko de la preĝejo, kiu poste perdiĝis, ne estas klara. Interesigus ĉi-rilate, ke por planklabirintoj ankaŭ alipreĝejaj oni ofte selektis la trian naveron.

Fenestroj[redakti | redakti fonton]

De elstara graveco estas la plumbvitraloj de ĥorejo kaj transversa navo: temas plejparte pri originaloj el la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

Aparte rimarkinda estas la absida fenestro, kiu devenas el la dua duono de la 12-a jarcento, apartenante tiel al la plej fruaj vitraloj konserviĝintaj en Francjuo, laŭ diversaj fontoj eĉ al la plej fruaj konserviĝintaj de kristanaj epokoj. Por la frua ekestotempo ĝi havas eksterordnarajn mezurojn: 8,35 metrojn oble 3,10 metrojn. La majstraĵo de la vitralarto, laŭ la centra motivo ankaŭ nomata „krucumado-fenestro“, estas subdividita en tri cefajn tavolojn, kiu demalsupre-supren prezentas la martiriĝojn de la preĝejaj nomdonantoj sanktulaj Petro kaj Paŭlo, pli supre Jesuon ĉe kruco kaj plej supre la ĉieliron de Kristo. Ankaŭ prezentataj estas la reviviĝo de Kristo (sub la krucuma sceno), la malplena tombo, sur kiun montras anĝelo (maldekstre) kaj, ĉe-piede de la verko, reĝo Henriko la 2-a de Anglujo kaj lia edzino Eleonora de Akvitanujo. Estas supozende, ke tiuj ĉi lastaj donacis la vitralon por sekurigi sian mortmemorojn.

La franca ŝtato financis per pli ol 170.000 Eŭroj la kompletan riparon de la majstroverko fare de specialistoj el la metiejo Barthe-Bordeau en 2004.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thorsten Droste: Das Poitou, Kolonjo, 1984, 4-a eldono 1990, pj. 79–80, bildoj 7, 10, 11
  • Marcel Durliat: Romanische Kunst, Freiburg-Bazelo-Vieno, 1983, kolortabulo 155
  • Harald Keller: Die Kunstlandschaften Italiens, 1960, Frankfurto ĉ.M. 1983, p. 392

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]