Nia Kara Sinjorino (Treviro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Nia Kara Sinjorino je Treviro

La preĝejo Nia Kara Sinjorino (germane: Liebfrauenkirche) en Treviro troviĝas tuj apud la katedralo de katedralo de Treviro en la centro de la urbo. Ĝi validas kune kun la Elizabetapreĝejo en Marburgo kiel plej malnova gotika preĝejo en Germanujo kaj kiel plej grava kaj plej frua gotika centrisma konstruaĵo de la lando.

Ekde 1986 la preĝejo Nia Kara Sinjorino estas enlistigita en la monda heredaĵo de Unesko.

Rigardo sur la sudan kaj okcidentan krucoalon
Mariaprezentado super la portalo
Plano
Interna vidaĵo, ĥorejaj vitraloj de Jacques Le Chevallier

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la antikva dupreĝeja ensemblo el la tempo de imperiestro Konstantino la Granda post mil jaroj devis estis malkonstruata pro kadukeco, ĉefepiskopo Teoderiĥo de Wied komencis la preĝejan konstruadon. Tiu ĉi baziĝis parte sur la fundamentoj de la antaŭa preĝejo. La preciza dato de la konstrua komenciĝo ne estas konstatebla, enskribo pentrita en la interno de kolono tekstas: „La konstruado de ĉi tiu preĝejo komenciĝis en la jaro 1227 kaj finiĝis en la jaro 1243“, tamen nun oni tezas konstruokomencon proks. 1230. La konstruaĵon parte, sed decide realigis arĥitektoj kaj artistoj el Ĉampanjo kaj Francilio de la 13-a jarcento. Tial venkis la gotika stilo, la superrega ideo de ĉi tiu epoko, kiu en Francujo jam estis alte evoluinta. La konstruaĵo do apartenas al la plej fruaj monumentoj de burĝona germana gotiko kaj estas krome unu el la tiutempe maloftaj centrismaj konstruaĵoj (vidu planon).

Duono de la konstruaĵo estis finkonstruita proksimume 1243, sed tiam sekiĝis la monfontoj de la kapitulo de Nia Kara Sinjorino. Tio povus rilati kun la morto de ĉefepiskopo Teoderiĥo, ĉar ĉi tiu estas rigardenda kiel mecenato. Nur post monkolekto en la episkopujo Kolonjo en la jaro 1243, aprobita de ĉefepiskopo Konrado de Hochstaden kaj favorita en indulgenco-letero, oni povis daŭrigi la konstruadon de la preĝejo Nia Kara Sinjorino. Tiu dokumento jam nomas la preĝejon „gepatran preĝejon“ de ĉiuj preĝejoj de la Provinco Treviro. Proks. 1260 oni finkonstruis la domon. En la jaro 1492 la navkrucoturo ricevis altan pinton de alta teĥnika kaj metia matureco. Tiu estas videbla sur malnovaj bildoj pri la urbo, ĝin tamen detruis ŝtormo dum la festotago Vizito de Maria (2-an de julio) en la jaro 1631. Oni anstataŭis ĝin per groptegmento, detruota dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis anstataŭata en 1945 per tegmento kaj tiu ĉi siaflanke en 2003 per iu iom pli kruta.

La preĝejon uzis la membroj de la katedrala kapitulo por celebrado siajn po unu ĉiutagan meson, kaj ĝi ankaŭ servis al ili kiel tombopreĝejo. Tio kaŭzis, ke dumpase de la jarcentoj ĝi preskaŭ troŝarĝis per tomboj. Kadre de la franca revolucio de 1789 la plej multaj el ĉi tiuj tomboj estis forigataj.

Post okupado de Treviro fare de francaj revoluciaj trupoj en la jaro 1794 la preĝejo Nia Kara Sinjorino kaj la katedralo estis organize kaj liturgie separataj en 1803. Antaŭe ekzistis liga rilato inter la katedralo kaj la paroĥopreĝejo. Dumpase de unu jaro multaj procesioj paŝis ekde la katedralo en la preĝejon Nia Kara Sinjorino; por tio ekzistas trairejo interliganta la du preĝejojn. Laŭ trevira anekdoto la francoj volis malkonstrui la preĝejon Nia Kara Sinjorino, sed la urbestro de Treviro kondukis Napoleonon okaze de ties vizito en la urbo sur la balkonon de la vidalvide troviĝanta Palaco Kesselstadt, dirante al li: „Sinjoro, vi ja ne volus malkonstrui la majstroverkon de franca arĥitekto“. Ĉiukaze oni malkonstruis en la proksimeco la preĝejon Sankta Laŭrenco tuj apud la baziliko de Konstantino, la paroĥo ricevis la nomon „Nia Kara Sinjorino kaj Sankta Laŭrenco“. Kiel ekstera simbolo de la separado oni masonfermis la antaŭhalan portalon inter katedralo kaj paroĥopreĝejo, antaŭe uzitan kiel koridoro kaj kiel sakristio por Nia Kara Sinjorino. Okaze de la pilgrimado al la Sankta Tuniko en 1959 la portalo estis remalfermata, post tio fermata per tabulpordo kaj post riparo de la katedralo ekipata per nova ligna portalo, tiel ke nun denove eblas komuna uzado.

Ekde 1859 kun interrompoj ĝis en la 1890-aj jaroj okazis vasta riparado. Oni volis je tio kiel eble rekonstrui la mezepokan staton de la preĝejo, tial oni anstataŭis kelkajn barokaĵojn per novgotikaj elementoj, starigante i.a. ĉefaltaron laŭ koncepto de la kolonja katedralarĥitekto Vinzenz Statz. Dum la Dua Mondmilito la preĝejo suferis gravegajn detruojn, kaj oni rekonstruis ĝin inter 1946 ĝis 1951. Grandaj partoj de la masonaĵo, la fenestraj ornamripoj kaj multaj skulptaĵoj ĉe la ekstera konstruaĵo estis novigendaj. Dum la rekonstrulaboroj oni malkovris en unu el la ŝtuparturoj enĉizitan planon el la konstrutempo de la preĝejo. Post arĥitektura konkurso arĥitekto Rudolf Schwarz planis kaj realigis la aranĝon de altaro en centra pozicio, tiel anticipante gvidliniojn de la Dua Vatikana Koncilio. Kadre de la novigo oni forigis ankaŭ kelkajn ekipopecojn el la 19-a ĝis frua 20-a jarcentoj, kiujn la milito ne sukcesis detrui, ekz. la ĉefaltaron. Novaj vitraloj laŭ konceptoj de Jacques Le Chevallier kaj Alois Stettner anstataŭis la detruitajn el la 1860-aj jaroj.

En la preĝejo Nia Kara Sinjorino ricevis de la papo la distingon basilica minor okaze de la novaranĝo de la altarejo, je kio oni metis la altaron en la mezon de la preĝejo. En 1986 Unesko enprenis la preĝejon en la liston de la monda heredaĵo.

Post trijara elspeza riparado inter julio de 2008 kaj septembro de 2011 oni remalfermis la preĝejon la 4-an de septembro 2011. Je la riparado oni trovis la originan farbigon de la interno; oni rekonstruis ĝin pruve en unu el la kapeloj ĉe fenestroakso. Samtempe oni ankaŭ zorge riparis la elstarajn ekspoziciaĵojn el la 17-a ĝis 20-a jarcentoj, kiuj parte ankoraŭ montris difektojn militkaŭzitajn.

Pliaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Brubach kaj Martin Persch (eldonintoj): 200 Jahre Pfarrei Liebfrauen in Trier. Treviro 2003, ISBN 3-7902-0182-0.
  • Hans Wilhelm Ehlen (eldoninto): „Die Rose neu erblühen lassen ...“ Festschrift zur Wiedereröffnung der Liebfrauen-Basilika zu Trier. Treviro 2011, ISBN 978-3-7902-1812-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]