Indulgenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Indulgenco laŭ katolikismo kaj kelkaj aliaj kristanaj konfesioj estas redukto aŭ nuligo de puno pro plenumitaj pekoj. La katolika sakramentaro postulas por tio tri kondiĉojn:

  1. Pento (latine: contritio cordis = humila pento de la koro).
  2. Konfeso (confessio oris = buŝa konfeso) al sacerdoto, kiu rajtas pardoni la kulpon, sed ne nuligi la penon kuntrenitan de la peko.
  3. Kompenso, (satisfactio operis = kompenso per faro). Ĝi povas konsisti en preĝo, almozoj, pilgrimado, fastado ktp.

Kiel intuicieblas, ĉiu el tiuj kondiĉoj povas esti neglektata: tial la indulgenco ne realiĝas. Krome, kaj precipe la lasta kondiĉo kiu nun estas efike reglamentata sed en la pasinto povis konduki al troigoj kiel al skurĝigado aŭ al almozo kvazaŭ iluzia substituo de la unua kondiĉo ktp, tiuj kondiĉoj povas esti erare prezentitaj, kiel foje okazis kaj okazas.

Laŭ nuna katolika (ankaŭ protestanta) teologia doktrino, homo ne povas per nura propra iniciato akiri pardonon kaj indulgencon, sed nur fidante al la "kompensa ofero" de Jesuo Kristo lia “bonagado” akiras la celon.

Ĝuste tio, laŭ nemalofta onidiro, ne ĉiam estintus la katolika starpunkto; sed kritika analizo de sennombraj dokumentoj de provincaj koncilioj kaj sumoj ktp montras ke tiu koncepto ĉiam gvidis la tutan kristanan doktrinon.

Laŭlonge de kelkaj jarcentoj, papoj kaj episkopoj (proprainiciate aŭ rajtigite de la papoj) kutimis peti, kiel pentofaran kontentigon por la akirado de la indulgenco (nome, estingo de la peno), monan oferon kaj pri tiu ofero ili koncedis al pentofarantaj donacantoj atestan bileton. La lasta fama epizodo de tiu sistemo okazis kun la papo Leono la 10-a: ĉi kaze, foje, predikantoj ŝarĝitaj anonci (kaj distrumpeti) la indulgencon kaj kolektigi la monon malpli insistis pri la neceso de sincera pento kaj animaj kondiĉoj ol pri mona donaco: fine aperis ke tuta afero similis al "vendado de indulgencoj". Tiu konduto reagigis Marteno Lutero kaj aliaj katolikaj eklezianoj (vidu plisube), kaj devigis la Trentan Koncilion pritrakti indulgencojn kaj sugesti korektadon rilate ilian proklamadon kaj disdonadon.

Indulgence.png

Historio kun klarigoj pri ĉi-koncerne konceptoj[redakti | redakti fonton]

Rilate la antaŭan kaj postan kaj nunan kanonjuran kaj teologian disciplinon pri indulgencoj, utilas scii ke la sistemo de indulgencoj havas sian originon el la mezepoka institucio de “interŝanĝado”, kiu liveris la eblon interŝanĝi la pezajn penitencojn, aliuĝitajn pro publikaj pekoj, per mona ofero. La indulgenco, kiu aperas en papa kuria dokumento de 1091 resumanta la antaŭajn kutimojn ĉi-rilate, altrudis male, por sin malligi el la penitencaj nodoj, agojn publike utilajn kiel la konstruon de preĝejoj aŭ servojn al la bezona proksimularo...

La papoj Aleksandro la 2-a kaj Urbano la 2-a favoris la eblon de plenaj indulgencoj por tiuj kiuj partoprenas en la defendo kontraŭ la “Moroj” (saracenoj) aŭ aliĝas al la krucmilito. Bonifaco la 8-a kunligis, la unuafojon, la Sanktan Jaron de 1300 al la plena indulgenco. En la 14-a jarcento oni ekdoktrinis ke la papa institucio povas disponi pri heredaĵo de graco akumulita per la superabunda savigo de Kristo kaj per la meritoj de la sanktuloj kaj martiroj, heredaĵo do senfina. Iom post iom, bedaŭrinde, enkondukiĝis komerca degenero: interalie kreiĝis speciala tarifaro, en kiu foje estis neglektata la baza kondiĉo por akirado de indulgenco: la sincera korpento kaj aliaj moralaj postulitaj kvalitoj. Inter la bonaj rezultoj, tamen, historiistoj rimarkigas ke foje episkopoj pere de tiuj tarifoj sukcesis instali pontojn kaj digojn kaj katedralojn kaj sanulejojn...

Kontraŭ la degenero de tiu sistemo de akirado kaj disdonado de indulgencoj levis sian proteston la Laterana Koncilio de 1512 kiu per la buleo de papo Leono la 10-a “Regimini Universalis Ecclesiae” provis ĝin revenigi al la origina praktiko. Preskaŭ samtempe, kontraŭ tiu degenero, kaj aparte kontraŭ la arĥiepiskopo de Majenco ekribelis Martino Lutero (1517) de kiu startis protestantismo.

Ĉar la nuna teologia koncepto, en la Katolika Eklezio, pri indulgencoj daŭras esti la sama de la tempoj de Lutero (ekzemple, ĝuste en Germanio dum la monda kunveno de la junularo la aktuala Papo Benedikto la 16-a proklamis plenan indulgencon al la partoprenantaro al la monda asembleo de la junularo), oportune oni sin demandas: ĉu Lutero protestis kaj ribelis senutile? Antaŭ respondi oportunas distingi du aferojn: 1) la rajto de la Eklezio koncedi indulgencojn kaj 2) la disciplino de disdonado kaj akirado de indulgencoj. Tiu lasta estas ĉiam plibonigenda (kaj rilate la normojn kaj rilate la konduton de la akiranto), dum la unua ne povas ricevi korektojn ĉar ĝi estas konstanta doktrino de la Eklezio kaj konstituas parton de la normoj kredaj. Lutero, en la pravinda impulso korekti la degeneron de la disciplino de la proklamo kaj disdonado (2), neis ankaŭ tiun rajton de la Eklezio koncedi indulgencojn (1) [1]. Laŭ li, la Eklezio ne rajtas disponi pri indulgenco pro la kialo ke Dio tion ne koncedis al ĝi, kiel lerneblas el la Biblio. Estis ankaŭ tia specifa neo kiu distancigis definitive Luteron el la Katolika Eklezio .

La Katolika Eklezio neniam ĉesis koncedi indulgencojn, kvankam ĉiam provante plibonigi la konduton de la bonvolaj akirantoj.

En la katolikaj emisio kaj akiro de indulgenco ĉiam kuŝas la kredpremiso, ke se la penitencaj plenumaĵoj estas necesaj, ili ne akirigas el si mem la dian savan gracon ĉar tiun ĉi neniu povas meriti estante ĝi senkondiĉe libera dia donaco.

Aktuala reĝimo de la indulgencoj en la Katolika Eklezio kaj aliaj kristanaj konfesioj[redakti | redakti fonton]

El atenta analizo aperas ke la institucio de la indulgencoj estas preskaŭ nur katolika.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] [3] [4] [5] [6]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Émile Jombart, « Indulgences », Dictionnaire de droit canonique, Letouzey et Ané, Paris, vol. 5, 1950, pp. 1331–1352 ;
  • Charles Journet, « La théologie des indulgences », Documentation catholique 63 (1966), col. 1885-1886 ;
  • Nikolaus Paulus: Geschichte des Ablasses am Ausgang des Mittelalters. 1903. Darmstadt 2. Aufl. 2008;
  • Bernhard Poschmann: Der Ablass im Licht der Bussgeschichte. Bonn 1948.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]