Katedralo de Regensburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Regensburgo
katolika katedralo [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario
Koordinatoj49° 1′ 10″ N, 12° 5′ 54″ O (mapo)49.01946011948712.098302067246Koordinatoj: 49° 1′ 10″ N, 12° 5′ 54″ O (mapo)

Longo85,4 m
Larĝo34,8 m
Alteco31,85 m

Finkonstruo1520

Nombro de spajroj2
Alteco de spajroj105 m

Katedralo de Regensburgo (Bavario)
Katedralo de Regensburgo (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Katedralo de Regensburgo

Vikimedia Komunejo:  Regensburg Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Regensburgo

La katedralo de Regensburgo (germane Regensburger Dom) estas la plej grava preĝejo de la urbo Regensburgo kaj la katedralo de la samnoma episkopujo. Posedanto de la katedralo ne estas la episkopujo de Regensburgo, sed la federaciero Bavarujo.[1] La preĝejo estas ĉefverko de gotika arĥitekturo en suda Germanujo.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

Tuta internalongeco 86,00 metroj
Interna larĝeco 34,80 metroj
Meznava alteco 32,00 metroj
Alteco de la turoj ekde la soklo 105 metroj

La konstruaĵo staras sur soklo, kiu superstaris dum sia konstruado proksimume 3,4 metrojn super la ĉirkaŭa nivelo. Nun la soklo altas proksimume 2 ĝis 2,5 metrojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Regensburgo, vidate de la preĝejo Sankta Triunuo
Katedralo de Regensburgo, malfone parto de l' historia urbocentro

Apartaĵo de la katedralo de Regensburgo estas la spaca separado de la pli malnova klostro, kiu ekestis per sudokcidenta translokado kontraŭ la antaŭa romanika katedralo. La historia tereno de la katedrala kvartalo kaj la konstruhistorio, ena strukturo kaj ekipaĵo de la klostro prezentas komplikan duobloklostran strukturon ege maloftan.[2]

Atestanto de romanika antaŭa konstruaĵo estas eĉ nun turo ĉe la norda katedrala flanko, kiun oni tiam kaj ankaŭ nun uzas por la transporto de konstrumaterialoj en la suprajn regionojn. En la okcidenta tegmentotrabaro konserviĝis tretmuelilo, per kiu oni ĉe la okcidenta portalo portis materialojn tra malfermaĵo en la tegmento. Oriente de la katedralo staras la ŝtata katedralkonstrua metiejo respondeca por la konservado de la konstruaĵo. La ĉiujarajn kostojn de proksimume tri milionoj eŭrojn pagas la federaciero. La katedralkonstruejo ĉi tie ne laboras per modernaj maŝinoj, sed nur per malmodernaj iloj, kiujn la katedralkonstruejo mem produktas.

Erminoldmaria estas unu ero de la fama anunciacio-statuaro en la katedralo de Regensburgo. Ĝin verkis nekonata majstro, kiu proks. 1280 ŝtonelĉizis la Marian figuron kaj la vidalvidan figuron de „ridanta anĝelo“ Gabrielo kaj multkolorigis ilin. La du figuroj interrilatas ĉe la du okcidentaj navkrucaj pilastroj. Maria mallevas la dekstran manon iomete rifuzosalutante. En la maldekstra mano ŝi tenas libron, en kiun ŝi metas la montrofingron.

Ĉe la orientaj navkrucaj pilastroj troviĝas la ŝtonfiguroj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, ekestintaj proksimume 1320 resp. 1360/1370.

La katedralo de Regensburgo havas unu el la plej ampleksaj konserviĝintaj stokon da mezepokaj vitraloj en germanlingvujo. En preskaŭ ĉiuj fenestroj konserviĝis, escepte la supran fenestrozonon kaj la okcidentan fasadon, originalaj vitraloj. La plej malnovaj devenas el la romanika antaŭaĵo kaj estis enkonstruataj kiel spolioj en la nunan katedralon. La vitraloj de la okcidenta fasado estis kompletigata nur en la 19-a jarcento. En 1967 kaj 1968 aldoniĝis vitraloj en la maldekstra flankĥorejo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Regensburgo estas la episkopa kaj ĉefa preĝejo de la episkopujo Regensburgo. La konstruaĵo validas kiel la plej eminenta de gotika arĥitekturo en suda Germanujo.

La katedralo ankaŭ estas entombigejo de gravj episkopoj. Tie staras interalie bronzomonumento por princepiskopo kaj kardinalo Filipo Vilhelmo (mortinta en 1598), frato de duko Maksimiliano la 1-a de Bavarujo. Krom tio ĝi hejmigas la faman katedralan knaboĥoron Regensburgaj Katedralpaseroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert E. Brekle: Der Regensburger Domkreuzgang. Schnell & Steiner, Regensburgo 2010, ISBN 978-3-7954-2295-0.
  • Georg Dehio, bearbeitet von Jolanda Drexler, Achim Hubel i.a.: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Bayern Band 5: Regensburg und die Oberpfalz. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1991, ISBN 3-422-03011-5.
  • Domkapitel Regensburg (eldoninto): Te Deum Laudamus. Die Regensburger Domorgel. Schnell und Steiner, Regensburgo 2009, ISBN 978-3-7954-2328-5.
  • Friedrich Fuchs: Der Dom St. Peter in Regensburg. Schnell & Steiner, Regensburgo 2010, ISBN 978-3-7954-2412-1.
  • Achim Hubel: Die Glasmalereien des Regensburger Domes. Schnell und Steiner, Munkeno kaj Zuriko 1981, ISBN 3-7954-0428-2.
  • Achim Hubel, Peter Kurmann: Der Regensburger Dom. Architektur - Plastik - Ausstattung - Glasfenster (= Große Kunstführer Bd. 165). Schnell & Steiner, Munkeno kaj Zuriko, ISBN 3-7954-0689-7.
  • Achim Hubel, Manfred Schuller: Der Regensburger Dom. Schnell & Steiner, Regensburgo 2008, ISBN 978-3-7954-1977-6.
  • Markus T. Huber: Die Westfassade des Regensburger Doms. Konvention und Innovation in einem spätmittelalterlichen Hüttenbetrieb. Schnell & Steiner, Regensburgo 2014, ISBN 978-3-7954-2820-4.
  • Peter Morsbach (eldoninto): Der Dom zu Regensburg: Ausgrabung, Restaurierung, Forschung. Ausstellungskatalog. 2-a plibonigita eldono. Schnell u. Steiner, Munkeno kaj Zuriko 1989, ISBN 3-7954-0649-8.
  • Peter Morsbach: Die Erbauer des Domes. Die Geschichte der Regensburger Dommeisterfamilie Roriczer-Engel. Schnell & Steiner, Regensburgo 2008, ISBN 978-3-7954-2036-9.
  • Joseph Rudolf Schuegraf: Geschichte des Domes von Regensburg und der dazu gehörigen Gebäude. Hrsg. Historischer Verein für Oberpfalz und Regensburg. 2 Bände. Manz, Regensburgo
  • Elgin Vaassen: Die Glasgemälde des 19. Jahrhunderts im Dom zu Regensburg: Stiftungen König Ludwigs I. von Bayern 1827–1857. Schnell & Steiner, Regensburgo 2007, ISBN 978-3-7954-1956-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Posedanto
  2. Herbert E. Brekle (2010), pj. 13–17, 19–31