Romanika arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
Kolegiata Preĝejo en la loĝloketo Tum en la distrikto Łęczyca de Pollando
Abatejo Lessay, Normandio, Francio
la eksa abatejo kaj nuna triunua kirko en Caen

Romanika arkitekturo estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250, kiu kadriĝas en la ĝenerala arthistoria epoko Romaniko. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgio. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francio infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanio kaj ĉe la suda baltamara regiono.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.

Skemo[redakti | redakti fonton]

En horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.

La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.

Statiko[redakti | redakti fonton]

Por dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.

Aperturoj[redakti | redakti fonton]

La granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.

Ornamo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruarto[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Italio[redakti | redakti fonton]

Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo")[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normana arĥitektura stilo.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Nordio[redakti | redakti fonton]

Centra Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Novromaniko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en la Katedralo de Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]