Conques
Conques | |||
---|---|---|---|
delegita komunumo (2016–) komunumo en Francio (–2015) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 12076 [+] | ||
Poŝtkodo | 12320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 246 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 36′ N, 2° 24′ O (mapo)44.5994444444442.3963888888889Koordinatoj: 44° 36′ N, 2° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 442 m [+] | ||
Areo | 30,51 km² (3 051 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Conques [+] | |||
Conques (en okcitana Concas) estas eksa franca komunumo lokita en la departemento de Aveyron, en regiono Okcitanio.
Ekde la 1-an januaro 2016, Conques fariĝis parta komunumo de la nova komunumo Conques-en-Rouergue.
En la landoj de lingvo de oïl, Conques prononcas sin «Conches» (du komunumoj en Francio kaj distrikto en Svislando).
Dum la tuta mezepoko, Conques estis grava sanktejo kie estis adoritaj la relikvoj de la kranio de sanktulino Foy. Ŝi estas fama danke al ŝia abateja preĝejo de kiu la arkitekturo kaj la skulptaĵoj de la vestiblo estas gravaj, kaj de ĝia trezoro, ĉefe la statuo en oro de sanktulino Foy. Ekde la 20a jarcento, Conques estis deklarita «ĉefa etapo» sur la pilgrima vojo al Sankta Jakobo de Kompostelo (pere de la Via Podiensis) ĉar ĝi estas citita en la lasta libro Codex Calixtinus, praktike nekonata ĝis sia eldono en la latina en la jaro 1882.
Conques estas pruntaĵo el la latina concha «konko», kiu mem devenas de greka vorto κο'γχη. La hind-eŭropa konĥa transdonita al la greka kaj la latina, indikas konkon nomita conque kaj, per metaforo, kava spaco kun solidaj muroj[1].
Unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio
[redakti | redakti fonton]Conques estas ankaŭ tre bela vilaĝo klasigita fare de la asocio La plej belaj vilaĝoj de Francio.
Monda heredaĵo de la Homaro
[redakti | redakti fonton]La supozebla ligo kun la pilgrimado al Kompostelo permesis al Conques akiri en 1998 klasigon de la abatejo kaj de la ponto super la rivero Dourdou en la Monda Heredaĵo de la Homaro. La influo de Conques sur la loka turismo estis rekonita en 2008 de la regiona konsilio Sud-Pireneoj kun la rekono de la komunumo kiel unu el la plej vizitindaj lokoj en Midi-Pyrénées (Mez-Pireneoj).
Situacio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas ĉe la kunfluejo de la Dourdou kaj de la Ouche, kiuj formas en tiu loko kvazaŭ konkon («Concha» en la latino, «Conca» en la okcitana), kiu estus doninta sian nomon al la vilaĝo. Norde de Rodez, funde de cirko aperas la mezepoka vilaĝo de Conques kunpremita ĉirkaŭ la abatejo Sankta Foy, al duon-deklivo sur la suna deklivo. La inklinitaj domoj en spaliro turnas iliajn ĉefajn fasadojn al la sudo. La skisto tute reĝas tie ĉi kaj provizis ne nur la ŝtonon por konstrui sed ankaŭ la pavimerojn kaj la "lauzes") (slaboj) de la tegmentoj. La enkadrigoj de la pordoj kaj la fenestroj estas pli kaj pli anstataŭataj de roza aŭ griza grejsoj, pli malofte de granito. Estas la asocio de tiuj ŝtonoj kaj de la sablo de la rivero Dourdou, kiu donas al la arkitektura heredaĵo de Conques ĝian koloron okran kun rozaj nuancoj en perfekta harmonio kun la ĉirkaŭaĵo.
La aktuala teritorio de la komunumo de Conques rezultas de la kunfandiĝo, en 1834, de la komunumoj de Conques, Montignac kaj Saint-Marcel.
Abateja urbeto
[redakti | redakti fonton]Sur la pilgrima vojo al Sankta Jakobo de Kompostelo
[redakti | redakti fonton]Conques troviĝas sur la Jakoba pilgrima vojo, la plej frekventita vojo pasis sub la Pordo de La Vinzelle en la direkto de Grand-Vabre kaj Figeac al la sud-oriento.
La abateja preĝejo Sankta Foy
[redakti | redakti fonton]Tiu mirinda romanika konstruaĵo estis konstruita el la 11aj kaj 12aj jarcentoj; la du vicoj de fasado datas de la 19a jarcento. La parto kiu faras la famon de la loko estas la timpano. La abatejo konservas ankaŭ trezoron kiu konsistas el unikaj artaĵoj de la karolida epoko. La interno estas ornamita de vitraloj de Pierre Soulages.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Vido leĝere deklive al la abatejo kaj la vilaĝo.
-
Vido al la abatejo kaj la vilaĝo.
-
Enirejo de la abatejo Sainte-Foy.
-
Timpano de la abatejo.
-
Sarkofagoj piede de la abatejo.
-
Parta vido de la abatejo ekde la klostro.
-
Konstruaĵo de tranoktejo rezervita al la pilgrimantoj.
-
Domo florornamata de la vilaĝo.
-
Bela domo sur la alteco de la vilaĝo.
-
Statuo de Sainte Foy, eksponita en la abatejo la tagon de Sainte Foy (oktobro 2010).
-
Procesio dum la festo de la sankta Foy( 6an de oktobro 2013)
-
Statuo relikvujo de Sainte Foy( 6an de oktobro 2013)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (franca) Roger Brunet, Trésor du terroir. Les noms de lieux de la France, CNRS Éditions, 2016,p. 47
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de la komunumoj de Aveyron
- Aveyron
- Turismo en Aveyron
- Rouergue
- Lando Ruthénois