Yèvre-la-Ville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yèvre-le-Châtel)
Yèvre-la-Ville
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Loiret
Arondismento Pithiviers
Kantono Le Malesherbois
INSEE kodo 45348 [+]
Poŝtkodo 45300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 680  (2021) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 9′ N, 2° 20′ O (mapo)48.1458333333332.3263888888889Koordinatoj: 48° 9′ N, 2° 20′ O (mapo) [+]
Alto 92 m [+]
Areo 26,77 km² (2 677 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Yèvre-la-Ville (Loiret)
Yèvre-la-Ville (Loiret)
DEC
Yèvre-la-Ville
Yèvre-la-Ville
Situo de Yèvre-la-Ville
Yèvre-la-Ville (Francio)
Yèvre-la-Ville (Francio)
DEC
Yèvre-la-Ville
Yèvre-la-Ville
Situo de Yèvre-la-Ville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yèvre-la-Ville [+]
vdr

Yèvre-la-Ville estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Loiret, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 680 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pithiviers kaj al la kantono Le Malesherbois. La komunumo konsistas el la du urbetoj Yèvre-la-Ville (inkluzive Rougemont kaj Reigneville), kaj Yèvre-le-Châtel.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo staras je la suda de la Pariza baseno inter Pithiviers (7 km) kaj Beaune-la-Rolande (12 km). La rivero Rimarde fluas tra la du urbetoj Yèvre-la-Ville kaj Yevre-le-Chatel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Yèvre-le-Châtel estis grava fortika loko en la diocezo de Orléans, apud la limo de la Sens diocezo, sur la vojo inter Agedincum (Sens) kaj Vindinum (Le Mans)

Dum antikva epoko, la urbeto estis ĉe la limo de la teritorioj de Karnutoj kaj "Sénons". La loko surperstaras la roman vojon. Post la kristianiĝo de la gala-romana Galo, la rivero Rimarde iĝis la limon inter diocezoj de Orléans (paroĥoj de Saint Gault kaj Saint Lubin) kaj Sens (paroĥo Saint Martin de Souville, kaj leprulejo Saint-Lazare). Tiu divido daŭris ĝis la 19-a jarcento.

Ekde la 10-a jarcento, Yèvre apartenas la abatejon de Fleury. Plurfoje, la monaĥoj de Fleury plendas al Hugo Kapeto, reĝo de la Frankoj pri elpremoj de barono Arnoul de Yèvre. Verŝajne por forgesigi la troojn de sia edzo, lia edzino, Lucinde, fondas abatejon en la kastelo. Tiu abatejo estis dediĉita je Sankta Gault (Saint-Gault), unu el Sanktoj de Bretonio kies relikvojn alportas en la regiono monaĥoj kiu fuĝis invadon de Normandio. Post la forpaso de barono Arnoul, la reĝo plurfoje intervenos por submeti liajn posteulojn kaj malfortigi liajn kastelojn. Tiuj kasteloj estis verŝajne lignaj fortikaĵetoj konstruitaj sur terstakoj.

Dum printempo 1079, armeo kiu venis de Burgonjo por kuniĝi al militistaroj de Filipo la 1-a por sieĝi Le_Puiset etapas je Yèvre. Ĉiuj bienoj kaj granoj de la kamparanoj estis amasitaj en la preĝejo por ŝirmigi ilin. La juna episkopo de Auxerre kiu partoprenis la ekspedicion kun sia patro, grafo de Nevers, aprobis la konfiskon de la hordeo por nutri la ĉevalojn. Do, laù Raoul Tortaire, Filipo la 1-a estis venkita je Le Puiset per la volo de sankta Benedikto. (La monaĥejo de Fleury, kiu posedis Yèvre kaj kiu staras plimalpli 45 km, estis grava abatejo de la Benediktanoj.)

La kunligiĝo de la kastelo al la francia regno okazis verŝajne ĉirkaŭ 1112, kiam Ludoviko la 6-a devigis la vicgrafon Foulques cedi Yèvre-le-Châtel al li ; Ludoviko potencigis la kastelon.

Yèvre-le-Châtel, suda kurtino

Ĉirkaŭ 1200, laŭ la ordonon de Filipo la 2-a (Filipo Aŭgusto), la kastelo estis rekonstruigita laŭ la lastaj progresoj de milita arkitekturo. Tiuj progresoj, konigitaj dum la krucmilitoj, inkludis protektajn deŝarĝajn arkojn kiu firmigas murojn kontraŭ sapeado. Ŝajnas ke Gilon du Tournel estris tiun lastan rekonstruadon. Yèvre estis strategia loko inter la duklandoj de Orléano kaj Francilio, sur la vojo inter Parizo kaj Orleano, en la klopodo de Filipo la 2-a por unuigi la reĝolandon.

Je 1280, Jean de la Coudre, burĝo el Yèvre-le-Chatel, vendis al la komandejo de Beauvais-en-Gâtinais (https://fr.wikipedia.org/wiki/Commanderie_de_Beauvais-en-Gâtinais) la bienon Coudres lokatan ĉe Larchant. (Estas 24 km inter Yèvre kaj Larchant, plimalpli 9 km inter Larchant kaj Beauvais-en-Gâtinais)

Dum la Centjara milito, Yèvre estas kun Montargis la nuraj fortikaj lokoj norde de la Luaro kiuj ne estis kaptitaj de la Angloj aŭ la Burgonjanoj. La loka kapitano Nicolas de Giresme helpis Johanan de Arko liberigi Orleanon.

Pro la grandiĝo de la reĝa posedaĵo kaj la progresoj de la paftekniko, la defendaĵoj ĉesis esti efikaj fine de la 15-a, do Yèvre-le-Châtel malgraviĝis kaj ne plu estis fortika loko. Katalogo jam indikis ekde 1610 ke la kastelo ruiniĝis.

Je 1637, la ĝendarmejo translokiĝis en Pithiviers, sed la reĝa justico daŭre funkcias en Yèvre ĝis la Franca revolucio de 1789.

Dum tio Franca Revolucio, la municipo nomiĝas Yèvre-le-Patriote (Yèvre la patrioto).

Yèvre-la-Ville kaj Yèvre-le-Chatel unuigis je 1973 sub la nomo Yèvre-la-Ville.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Yèvre-le-Châtel - la kastelo kaj la preĝejo Saint Gault
la preĝejo Saint-Lubin.

Mezepoka kastelo staras je Yèvre-le-Chatel.
Tri preĝejoj staras en la komunumo: paroĥoj uzas 'église Sainte-Brigide' je Yèvre-la-Ville kaj 'église Saint Gault' je Yèvre-le-Chatel. La francaj religiaj militoj detruis la preĝejon 'Saint Lubin' je Yèvre-le-Chatel, do oni povas vidi nur sian murojn kaj kelkajn arkojn sed nek plafonon nek tegmenton.

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ruino de mezepoka kastelo en la parto Yèvre-le-Châtel


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj