Árpád Szenes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Árpád Szenes
Persona informo
Naskonomo Szenes Árpád
Naskiĝo 6-an de majo 1897 (1897-05-06)
en Budapeŝto
Morto 16-an de januaro 1985 (1985-01-16) (87-jara)
en Parizo, Flag of France.svg Francio
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio pentristo
v  d  r
Information icon.svg

Árpád Szenes [seneŝ] , en Francio Árpád Szenès, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szenes Árpád estis hungara-franca pentristo, altlerneja instruisto.

Muzeo pri geedzoj Szenes ekde 1994

Árpád Szenes [1] naskiĝis la 6-an de majo 1897 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1985 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Szenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis armea pentristo dum la 1-a mondmilito. Post la milito li studis en privata pentrista lernejo de József Rippl-Rónai, en 1919 li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét), liaj majstroj estis Béla Iványi-Grünwald kaj Károly Kernstok. Pro la tutlanda malriĉeco li devis labori en la agrikulturo. En 1924 li studvojaĝis al Germanio, kaj Italio, en la sekva jaro al Parizo. Li frekventis liberan lernejon, kie en 1929 li konatiĝis kun portugalino. En la sekva jaro ili geedziĝis. Pro la 2-a mondmilito li rifuĝis al Lisbono, en 1940 ili translokiĝis al Brazilo. En 1947 ili reiris al Parizo, kie Szenes ankaŭ instruis pentroteknikon. En 1979 li donacis pentraĵojn al hungaraj muzeoj.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Parizo (1933, 1939, 1947, 1949, 1952, 1955, 1958, 1960, 1965, 1969, 1974, 1981, 1988
  • Rio de Janeiro (1941)
  • Bazelo (1957)
  • Bruselo (1970, 1975)
  • Budapeŝto (1977, 1994, 1997)
  • Lisbono (1985, 1997, 2000)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A pár, (1933)
  • Marie-Hélène III, (1939)
  • L’atelier, (1948)
  • Marie-Hélène et sa mère, (1957)
  • L’Eclipse, (1962)
  • Les sables, 1978
  • A Mont Saint-Michel közelében, (1980)
  • Újpesti rakpart

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]