Árpád Szenes
Árpád Szenes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szenes Árpád |
Naskiĝo | 6-an de majo 1897 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de januaro 1985 (87-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo, Francio |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Árpád Szenes [seneŝ] , en Francio Árpád Szenès, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes Árpád estis hungara-franca pentristo, altlerneja instruisto.
Árpád Szenes [1] naskiĝis la 6-an de majo 1897 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1985 en Parizo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Árpád Szenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis armea pentristo dum la 1-a mondmilito. Post la milito li studis en privata pentrista lernejo de József Rippl-Rónai, en 1919 li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét), liaj majstroj estis Béla Iványi-Grünwald kaj Károly Kernstok. Pro la tutlanda malriĉeco li devis labori en la agrikulturo. En 1924 li studvojaĝis al Germanio, kaj Italio, en la sekva jaro al Parizo. Li frekventis liberan lernejon, kie en 1929 li konatiĝis kun portugalino. En la sekva jaro ili geedziĝis. Pro la 2-a mondmilito li rifuĝis al Lisbono, en 1940 ili translokiĝis al Brazilo. En 1947 ili reiris al Parizo, kie Szenes ankaŭ instruis pentroteknikon. En 1979 li donacis pentraĵojn al hungaraj muzeoj.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Parizo (1933, 1939, 1947, 1949, 1952, 1955, 1958, 1960, 1965, 1969, 1974, 1981, 1988
- Rio de Janeiro (1941)
- Bazelo (1957)
- Bruselo (1970, 1975)
- Budapeŝto (1977, 1994, 1997)
- Lisbono (1985, 1997, 2000)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1922, 1938, 1948)
- Parizo (1931, 1934, 1937, 1948, 1956, 1960, 1967, 1970, 1979)
- Novjorko (1936, 1944, 1968)
- Zuriko (1952)
- Beogrado, (1957)
- Jerusalemo (1960)
- Arthalo Budapeŝto (1982)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- A pár, (1933)
- Marie-Hélène III, (1939)
- L’atelier, (1948)
- Marie-Hélène et sa mère, (1957)
- L’Eclipse, (1962)
- Les sables, 1978
- A Mont Saint-Michel közelében, (1980)
- Újpesti rakpart
Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Metszetek al libro Pierre Guéguen: La chasse au faon rose (1938)
- ilustraĵoj al libroj de Murilo Mendes, Rainer-Maria Rilke, Jorge de Lima (1944)
- Ötven gouache al manuskripto de René Char: Le Temps épars (1966)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- muzeo kaj fondaĵo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-12-04 per la retarkivo Wayback Machine