Ruergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruergo
Origina nomo Rouergue
[[{{{jaro de estiĝo}}}]] – [[{{{jaro de pereo}}}]]

Blason Rouergue.svg

Geografio
La provinco Ruergo en la reĝlando de Francio antaŭ la teritoria reorganizado de 1789.
La provinco Ruergo en la reĝlando de Francio antaŭ la teritoria reorganizado de 1789.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
v  d  r
Information icon.svg


Ruergo (Rouergue franclingve, Roergue [ruˈeɾɣe] en ruerga dialekto) estas malnova provinco de la sudo de Francio, respondanta proksimume al la nuna departemento Aveyron.

Estinta parto de la graflando Tuluzo, ĝi estis alligita al Gujeno anataŭ ol esti malligita okze de la fondo de la provinco Supra-Gujeno en 1779.

La nomo de la ruerganoj en la franca lingvo estas Rouergat.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aveyron departement locator map.svg

Ruergo estas najbaro de Aŭvernjo norde, de Langvedoko sude kaj sudokcidente, de Gévaudan oriente kaj de Quercy okcidente.

Tiu malnova franca provinco etendiĝis sur la nuna departemento Aveyron kaj iomete sur la nunaj departementoj Lot kaj Tarn-et-Garonne.

En la sudo de la Centra Masivo, la antikva provinco Ruergo konsistas el sinsekvo de rokaj altebenaĵoj kaj montoj limigitaj per profundaj valoj : Truyère, Lot, Aveyron kaj Tarn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Ruergo konsistis el la graflando Rodez, kaj el Supra-Marĉo (Millau) kaj Malsupra-Marĉo (Villefranche-de-Rouergue).

Ruergo (kun Agenio, Quercy kaj Perigordo) estis alligita al la generalitato Gujeno ekde 1579, kies sidejo estis unue en Bordeaux antaŭ ol transmovo al Montauban, kun funkcio limigita en 1716 al elektoj de Ruergo kaj de Quercy (generalitato Montauban).

Kunigita al Quercy en 1779, ĝi konsistigis la provincon Supra-Gujeno, kie estis kreita provinca Asembleo konsistanta el kvindek du membroj, kiuj estis :

  • la episkopo de Rodez, prezidanto ;
  • la episkopoj de Cahors, de Vabres kaj de Montauban ;
  • ses membroj el la klerikaro ;
  • dek ses nobeloj ;
  • dek tri deputitoj de la urboj ;
  • dek tri deputitoj de la kamparo.

Tiu asembleo kunsidis ĉiun duan jaron en Villefranche-de-Rouergue.

En la Revolucio, la provinco estis transformita al departemento, escepte de la kantono Saint-Antonin-Noble-Val, kiu estis malligita okaze de la kreo de la departemento Tarn-et-Garonne en 1808.

Historio[redakti | redakti fonton]

La civito de rutenoj[redakti | redakti fonton]

Tabuletoj trovitaj en Rodez

Antaŭ la romia konkero, Ruergo estis loĝata de rutenoj, Ruteni, kelta popolo el centra Eŭropo alveninta en ĉirkaŭ la 4-a jarcento. Potenca popolo, la rutenoj havis tri ĉefajn urbojn : Albi, 1-a urbo kreita de rutenoj, kie koncentriĝis la povoj, poste Segodunum (Rodez), monto el sekalo en kelta lingvo, superis Albi-n ; Condatemagus, urbo de la kunfluejo (en la kvartalo Embarri, apud Millau), kaj Carentomagus, urbo de gepatroj (Caranton). Sur ĉiuj tiuj lokoj, oni trovis artajn kaj industriajn ostojn, monerojn, medalojn, potaĵojn kaj aliajn objektojn kiuj ŝajnas konfirmi la situon de tiuj tri gaŭlaj civitoj.


Post partopreno en la malsukcesa ribelo kondukata de Vercingetoriks kontraux Julio Cezaro, ili estis venkitaj kaj submetitaj. De tiam, kiel la resto de Gaŭlio, la tuta lando de la ritenoj ekvivis sub romia supereco. Per la divido de Gaŭlioj fare de Aŭgusto Cezaro, ĝi estis en Akvitanio, kaj en 1-a Akvitanio sub Valentiniano la 1-a. Romio tie kreis koloniojn, konstruis templojn, cirkojn, akveduktojn ; publikaj vojoj trairis la landon laŭ ĉiuj direktoj. En la 5-a jarcento, la latina lingvo estis parolata.


Graflando Ruergo kaj graflando de Rodez[redakti | redakti fonton]

Kastelo en Ruergo

Estinta parto de la romia provinco 1-a Akvitanio, Ruergo estis malligita de Karlo la Kalva de la duklando Akvitanio kaj starigita kiel graflando. La grafoj de Ruergo konkeris Tuluzon en 852 kaj fondis la domon Tuluzo. Kiam la plejaĝuloj fariĝis grafoj de Tuluzo, la malplejaĝula branĉo de Ruergo konservis la duklandon Ruergo. Je la morto de la grafino Johana de Tuluzo, filino de la lasta grafo de Tuluzo Rajmondo la 7-a kaj edzino de Alfonso de Potevo, frato de la reĝo de Francio Sankta Ludoviko, Ruergo estis enigita al la reĝlando de Francio.

La alveno de la kapetidoj estigis la forlason de la malnova seneskallando Najac, fidela al la rajmonda dinastio, profite al nova urbo : Villefranche-de-Rouergue. La ĉefurbo de la provinco estis movita al Rodez, pli centra, nur je la revolucio.

Tamen, parto de Ruergo, kiu estis donita kiel garantio de la grafo de Tuluzo Rajmondo de Saint-Gilles al la vicgrafo de Millau antaŭ ol iri por krucmilito, estis la origino de la graflando Rodez, kiu pasis al la Domo Armanjako kaj kiu estis definitive ligita al la reĝlando nur en la reĝado de Henriko la 4-a, lasta grafo de Rodez.

La grafoj de Rodez havis reĝajn rajtojn, kiaj fabriki monon, decidi pri impostoj, krei serĝentojn, ktp. Je surtroniĝo, ili estis kronitaj de la episkopo de Rodez, asistata de la "dom" de Aubrac kaj de la abatoj de Bonneval, de Bonnecombe, de Loc-Dieu kaj de Beaulieu. Krom la kvar kastellandoj, kiujn ili konsideris kiel la ŝlosilojn de la provinco, ili posedis en Ruergo proksimume 24 kastelojn kaj grandan nombron da feŭdoj, inter ili du vicgraflandoj, Peyrebrune kaj Cadars, kaj dek du baronlandoj : Landorre, Castelpers, Panat, Verdun-sur-Garonne, Aliramont, Aurelle, Calmont-de-Plancatge, Calmont de Olt kaj Brusque. Unu seneskalo, unu juĝisto de la graflando, unu juĝisto de la montaro, kvar kastelestroj kaj unu apelacia juĝisto juĝadis nome de la grafo.

Religimilitoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la krucmilito kontraŭ albigensismo, plej multaj urboj en Ruergo, inter ili Millau, Saint-Antonin, estis ruinigitaj de Simono la 4-a de Montfort (1208-1214). Tiuj urboj estis la unuaj, kiuj sin deklaris favoraj al la reformacio en Ruergo. Rapide estis reformaciaj preĝejoj en Espalion, en Villefranche, en Saint-Affrique, en Villeneuve, en Peyrusse, en Compeyre, en Saint-Léons, ktp. Sed, pro la persekutoj, la protestantoj ekprenis la armilojn. De tiam longa kaj sanga milito en kiu pereis pli ol 18000 prostestantoj aŭ katolikoj, sen kalkuli la prirabitajn kaj ruinigitajn preĝejojn, la difektegitajn aŭ detruitajn urbojn kaj vilaĝojn.

Je la ekreĝado de Henriko la 4-a, Ruergo fine rehavis pacon. Ruergo estis alligita al reĝa bienaro de Francio en 1607.

La Supra Asembleo de Ruergo[redakti | redakti fonton]

La Supra Asembleo de Ruergo kunvenis regule ĉiujare. Nur la grafoj de Ruergo rajtis kunvenigi ilin. Post ili, la grafoj de Rodez kaj la reĝoj, kiuj postis ilin havis tiun privilegion[1]. Origine, la Supra Asembleo kunvenis en Rodez. Poste, ĝi kunvenis sinsekve en Millau, en Sauveterre, en Salles-Comtaux kaj en Villefranche. Krom la nobelaro kaj la klerikaro, la konsuloj de la urboj kaj tiuj de urbetoj kaj vilaĝegoj rajtis kunsidi. La episkopo de Rodez prezidis. Forigita en 1606, poste restarigita en 1611, forigita por la dua fojo en 1651, ĝi ne plu estis restarigita. Poste elektoj anstataŭis ĝin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://books.google.fr/books?id=j3kUAQAAMAAJ&pg=PA428 Patentaj leteroj de Ludoviko la 11-a, Selommes, septembro 1478

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexandre Albenque, Les Rutènes, Rodez, Carrère, 1948.
  • Hippolyte de Barrau, Documents historiques sur le Rouergue, …, tomo 1-a
  • Henri Enjalbert, Rouergue, Quercy, eld. "Éditions Arthaud", 1971.
  • Henri Enjalbert, Historio de Rouergue, eld. "Éditions Privat", 1979.
  • Guy Mergoil, Le Rouergue, kol. Pays du Sud-Ouest, eld. "Éditions Privat", Tuluzo, 1982.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]