Johana (Tuluzo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Tuluzo
Persona informo
Jeanne de Toulouse
Naskiĝo 1220
en Tuluzo
Morto 25-an de aŭgusto 1271 (1271-08-25)
en Sieno
Tombo Francilio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro grafo Rajmondo la 7-a de Tuluzo vd
Patrino Sancha d'Aragona vd
Edz(in)o Alfonso de Poitiers vd
Profesio
Okupo politikisto vd
grafino de Tuluzo
markizino de Provenco
Dum 1249-1271, kun Alfonso la 2-a
Antaŭulo Rajmondo la 7-a (9-a)
Sekvanto reĝa bienaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johana de Tuluzo, france Jeanne de Toulouse, (naskiĝis en 1220, mortis en 1271) estis la filino de Rajmondo la 7-a, grafo de Tuluzo, kaj de Sancie de Aragon. Ŝi estis grafino de Tuluzo kaj markizino de Provenco de 1249 ĝis 1271.

Ŝi estis nur 9-jara kiam la traktato de Parizo destinis ŝin edziniĝi al Alfonso de Francio (1220 † 1271), frato de Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio. Ŝi estis edukita en la kortego de Francio kaj ne profitis je okcitana kulturo, tiel ŝi ne simpatiis al katarismo, tiam aktive batalita per la inkvizicio en Langvedoko kaj en la graflando de Tuluzo.

La dato de ŝia edziniĝo ne estas konata kun certeco (inter la 13-a de marto 1234 kaj la 13-a de marto 1241).

Lia edzo ricevis kiel apanaĝon la graflandojn Potevio kaj Aŭvernjo la 24-an de junio 1241. Tre rapide, li devis subpremi kun sia frato ribelon de poteviaj baronoj, poste la sekvantan jaron ribelon de okcitanaj baronoj kondukata de Rajmondo la 7-a, la patro de Johana. Montseguro estis sieĝata ĝis en 1244.

La 26-an de aŭgusto 1249, Johana kaj Alfonso enŝipiĝis en Aigues-Mortes por partopreni en la sepa krucmilito. Rajmondo la 7-a mortis la 27-a de septembro 1249 kaj Alfonso kaj Johana fariĝis grafoj de Tuluzo. Blanka de Kastilio, patrino de la reĝo kaj de Alfonso kaj regentino de la reĝlando, sendis seneskalon al Tuluzo. Post la malvenko de Mansourah (la 5-an de aprilo 1250) kaj la liberigo de Alfonso, kiu estis kaptito, Ludoviko la 9-a restis sur la Sankta Lando kiam Johana kaj Alfonso revenis al Francio. Ili oficiale eniris Tuluzon la 23-an de majo 1251, konfirmis la nomumon de la seneskalo kaj restadis nur malofte en Tuluzo.

En 1270, la geedzoj aktivis en la oka krucmilito, sed la reĝo, malsana, mortis en Tuniso. En la reveno, la geedzoj ankaŭ malsana, haltis en la kastelo de Korneto, apud Sienne. Alfonso tie mortis la 21-an de aŭgusto 1271, kaj Johana la 25-an de aŭgusto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]