Vercingetoriks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Vercingetoriks sur monero

Vercingetoriks - en latina ortografio Vercingetorix - (naskiĝis ĉ. 82 a.K.; mortis 46 a.K.), ĉefo de la Arvernoj (gaŭla popolo en la regiono moderntempe nomata Aŭvernjo), komandis la lastan kaj unuafoje ĝeneralan ribelon de la gaŭloj kontraŭ la romianoj (komanditaj de Julio Cezaro) dum jaroj 53- 52 a.K. En la gaŭla lingvo lia nomo signifas granda reĝo de la cent bataloj. (ver-cin-getu-rix)

Historio[redakti | redakti fonton]

Nur malfacile Julio Cezaro atingis disde Supera Italujo la taĉmentojn siajn. Li venkitis en Gergovia kaj devis retiriĝi por protekti la sudajn provincojn en Provenco. Ĉar intertempe apenaŭ ĉiuj gaŭloj triboj (eĉ la Aeduoj) kolektiĝis, kelkaj gentoj malaliancaniĝis disde la Romianoj. En asembleo landa ili deklaris Vercingetorikson gvidanto supera. Jam planitis atako al Provenco el tri flankoj. En tiu ĉi momento Vercingetoriks tentitis ekigi batalon malĝuste taksante la ĝermanan kavalerion. Cezaro venkis kaj Vercingetoriks retiriĝis al Alesia.

En Alesia Vercingetoriks sieĝitis per altkvalita romia sieĝmaŝinaro. Gaŭla helparmeo ankaŭ venkitis. Vercingetoriks proponis submeti sin al Cezaro por ke la Gaŭloj ne plu estu sieĝataj kaj ricevu kompaton. Vercingetoriks ĉenumitis kaj post kelkaj jaroj da malliberiĝo en karcero en Romo (Carcer Tullianus) li partoprenis la triumfan procesion en 46 en Romo. Poste li murditis.

Laŭ komisio de imperiestro Napoleono la 3-a starigitis en la honoro de Vercingetoriks kolosa statuo en Alésie-Sainte Reine en 1865. Bartholdi kreis statuon en Clermont-Ferrand en 1903.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 39-40, kio legeblas tie ĉi interrete.