Aeduoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aeduoj
etno
Gaŭloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Vido al Monto Beuvray sur kiu situis Bibracte, ĉefurbo de aeduoj
Vido al Monto Beuvray sur kiu situis Bibracte, ĉefurbo de aeduoj
Vido al Monto Beuvray sur kiu situis Bibracte, ĉefurbo de aeduoj

Lando Francio
RegionoBurgonjo
DepartementoNièvre, Saône-et-Loire,
Côte-d'Or, Allier
Koordinatoj46° 52′ 28″ N, 4° 2′ 6″ O (mapo)46.8744444444444.035

Geografia lokigo sur la mapo : Burgonjo

Vidu situon de Bibracte kadre de Burgonjo
Vidu situon de Bibracte kadre de Burgonjo
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Bibracte kadre de Francio
Vidu situon de Bibracte kadre de Francio
DEC

Vikimedia Komunejo:  Aeduoj

 Francio
vdr

La aeduoj (Haedui latine) estis popolo de kelta Gaŭlio.

La aeduoj loĝis sur la nunaj francaj departementoj Nièvre kaj Saône-et-Loire kaj ankaŭ sude de departemento Côte-d'Or (kovranta proksimume arondismenton de Beaune) kaj oriente de Allier. Bibracte estis ilia ĉefurbo. Ili posedis riĉajn grundojn en okcidenta parto de ebenaĵo de Saône. Iliaj najbaroj kaj malamikoj estis la sekvanoj nordoriente kaj oriente kaj la arvernoj sudokcidente. La lingonoj estis iliaj aliancanoj norde.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Aedui (aŭ Hedui, Haedui, Hædui) por romianoj, Aidousioi en kronikoj de atenano Apollodore.

La aeduoj[redakti | redakti fonton]

Aeduaj geedzoj (abatejo Saint-Germain de Auxerre)

Laŭ Cezaro, la aeduoj estis la plej potenca popolo en Gaŭlio ĉar ili havis multajn klientojn kaj ankaŭ princecon sur tuta Gaŭlio. Tio estis provizora ofico atribuita al tribestro de Asembleo de Gaŭlio. Bedaŭrinde estas malmultaj fontoj pri tio. Oni scias nur per Komentoj pri Gaŭla Milito ke Cezaro alvokis lin kaj ne estis la unua fojo kiam tribestroj kunvenis. Male, oni konas similan asembleon en Irlando : Lugnasad.

Dum la periodo konata de historiistoj (komenco de alianco kun Romio), ilia potenco estis kontestita. La arvernoj minacis ilian potencon sed estis venkitaj en -121 fare de romiaj armeoj venintaj helpe al la aeduoj. Necesis atendi -60 por vidi aeduan potencon minacata de sekvanoj.

Aedua teritorio en Gaŭlio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Rivero Serein en L'Isle-sur-Serein, lime de teritorioj de aeduoj, senonoj, lingonoj kaj mandubioj

La teritorio de aeduoj situis sude tiuj de lingonoj kaj mandubioj, sudoriente de tiu de aŭlerkoj, sudokcidente de tiu de sekvanoj, norde de tiu de arvernoj kaj segusiavoj, oriente de tiu de biturigoj kaj okcidente de tiu de ambaroj. Tiu teritorio kovris la sudon de Neversio kaj de Burgonjo. Iliaj ĉefaj urboj estis Cabillonum (Chalon-sur-Saône), Matisco (Mâcon), Nevirnum (Nevers) kaj Bibracte (Monto Beuvray).

Aeda konfederacio[redakti | redakti fonton]

Aedua konfederacio

La aeduoj estis en konfederacio konsistanta el la sekvantaj gaŭlaj popoloj, ligitaj per diversaj aliancoj :

Historio[redakti | redakti fonton]

Alianco kun Romio[redakti | redakti fonton]

Ribelo de Vercingetoriks kaj fino de aedua supereco[redakti | redakti fonton]

La aeduoj fine malagnoskis sia aliancon kun Romio okaze de ribelo de Vercingetoriks. Ili klopodis helpi reĝon de arvernoj, ilia antaŭa malamiko, kaj eĉ kronis lin reĝo en Bibracte, Viridomaros, reĝo de aeduoj, agnoskis lin kiel reĝon de gaŭloj. La aeduoj tamen restis fidelaj al Cezaro. Nur post sieĝo de Gergovio, gajnita de Vercingetoriks, Viridomaros akcentas sian deziron aliĝi al la ribelo sen kaŝi tion al Cezaro, kiu metis lin kape de aeduoj. Fine, en -52, Vercingetoriks post kapitulaco en Alesia, Bibracte reduktiĝis al urbeto. Ili estas truditaj al nova urbo Augustodunum, nuna Autun.

Situacio de aeduoj en Gaŭla Milito[redakti | redakti fonton]

Romianigo[redakti | redakti fonton]

Sub regado de imperiestro Tiberio, ribelo ekestis meze de treveroj kaj aeduoj, verŝajne pro impostaj kialoj (21 p.K.). La ĉefa instiganto estis Julius Sacrovir por la aeduoj. La ribelo estis rapide venkita. Iom post la malvenko apud Augustodunum, Julius Sacrovir sin mortigis[5].

En 48, post cenzuro de Klaŭdio kaj ties parolado favore al integrado en senaton de gaŭlaj elitoj, la aeduoj fariĝis la unua popolo permesita de la senato por fariĝi unu el ĝiaj anoj.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Arĝenta denaro de aeduoj.

En sia Historio de Gaŭlio, historiisto Camille Jullian skribis pri aeduoj: « Bibracte, mi certas, estis deirpunkto kaj la plej certa garantio por ilia potenco. Ĉirkaŭ Bibracte estis tre bonaj vojoj, ligantaj la tri plej gravaj basenoj de Francio. » Tiel, romiaj varoj supreniris riveron Rodano (la riveraj vojoj estis la plej rapidaj tiuepoke) kaj poste iris laŭ riveroj Saône, LuaroAllier, trairis aeduan teritorion antaŭ ol atingi la basenojn de riveroj Luaro kaj Sejno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Titus Flaminius : la piste gauloise de Jean-François Nahmias, romano alfrontiganta rominano al aeduoj, en Bibracte, kun tre profunda analizo kaj tre instrua kun historiaj detaloj.
  • Bibracte et les Éduens, À la découverte d'un peuple gaulois, Christian Goudineau kaj Christian Peyre, eldoninto "éditions Errance", 1993.
  • Bibracte Archéologie d'une ville gauloise, Anne-Marie Romero, Bibracte-Centre archéologique européen, 2006?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]