Monto Beuvray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Monto Beuvray
Grand site de France
Vido al Monto Beuvray de sudo.
Vido al Monto Beuvray de sudo.

Oficiala nomo: Mont Beuvray

LandoFlago-de-Francio.svg Francio
RegionoBurgonjo
DepartementoNièvre, Saône-et-Loire

MontaroMorvan

Supermara alteco821 m
Koordinatoj46° 55′ 27″ N, 4° 2′ 22″ O46.9241666666674.0394444444445Koordinatoj: 46° 55′ 27″ N, 4° 2′ 22″ O

Geografia lokigo sur la mapo : Nièvre

Vidu situon de Monto Beuvray kadre de Nièvre
DEC
Monto Beuvray
Monto Beuvray

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Monto Beuvray kadre de Francio
DEC
Monto Beuvray
Monto Beuvray
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Mont Beuvray [+]
Information icon.svg
vdr

Monto Beuvray, kiu kulminas je 821 metroj, situas en Morvan, en Burgonjo, sur komunumoj Saint-Léger-sous-Beuvray (Saône-et-Loire), Glux-en-Glenne kaj Larochemillay (Nièvre). Ĝia kulmino estis loko de malnova gaŭla opidumo de Bibracte, ĉefurbo de aeduoj.

Sur siaj flankoj troviĝas muzeo pri kelta civilizacio, malfermita al publiko en 1996.

Naturaj pejzaĝoj[redakti | redakti fonton]

Vido al Monto Beuvray de nordo.

Kiam flankoj de Monto Beuvray estas tute kovritaj per arbaroj, kun kelkaj senarbejoj, precipe sur arkeologiaj lokoj, la gazono sur la supro (konsistiganta altan herbejon) ebligas spekti ebenecon de la supro kaj faciligas vidon al pejzaĝoj. De la supro de Monto Beuvray, panoramo estas vasta, precipe al sudo kaj okcidento, ebliganta vidon al Morvan. Panoramtablo montras kulminojn, vojojn kaj vilaĝojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jacques Lacarrière skribis :

« Si l’on veut essayer de retrouver quelque chose des Gaulois, j’entends quelque chose que le paysage porte encore, même après tant de siècles, c’est à Bibracte qu’il faut aller, sur ce Mont Beuvray dominant les plateaŭ du Morvan », esperante Se oni volas retrovi ion el gaŭlaj popoloj, kion la pejzaĝo ankoraŭ montras, eĉ post tiom da jarcentoj, al Bibracte oni devas iri, sur Monto Beuvray superanta altebenaĵojn de Morvan.
Monto Beuvray, prifosadoj de Bibracte.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bibracte.

Monto Beuvray gastigis sur sia supro urbon-opidumon Bibracte[1], ekonomia, religia kaj politika ĉefurbo de aeduoj, gaŭla popolo aliancito al Romio. Bibracte tiris sian profiton el alta situacio, kiu simboligis potencon, kruciĝe de trans-eŭropaj vojoj kaj el grundaj minoj. En 52 a.K., Vercingetoriks estis proklamita ĉefo de koaliciintaj Gaŭlioj, kaj Julio Cezaro, post sia venko en Alesia, pasigis vintron tie por skribi siajn komentojn pri Gaŭla Milito.

François Mitterrand, tiama prezidanto de respubliko, venis por celebri tiun okazaĵon kaj pensis pri sia entombigo sub unu el la kverkoj, kiu kreskas sur la supro. La 5-an de majo 1995, kelkajn monatojn antaŭ sia morto, li aĉetis parcelon vastan je unu aro (100 kvadrataj metroj) kontraŭ simbola franko, en loko nomita La Chaume cele al sia entombigo. Fine, la malnova prezidanto estis entombigita en Jarnac, en Charente.

Multaj prifosadoj okazis sur tiu monto kaj ĝi gastigas ekde 1996 muzeon pri kelta civilizacio.

Monumentoj kaj konstruaĵoj videblaj supre de Monto Beuvray[redakti | redakti fonton]

Plano de supro de Monto Beuvray (Bibracte)
Memoriga monumento

Sur supro de Monto Beuvray estas kelkaj memorigaj konstruaĵoj kaj monumentoj :

Al Jacques-Gabriel Bulliot, naskiĝinta en Autun la 20-an de januaro 1817, mortinta en Autun la 11-an de januaro 1902, prezidanto de aedua asocio de 1861 ĝis 1902, reprezentato de Institut de France, kiu Monto Beuvray retrovis kaj elgrundigis la gaŭlan opidumon de Bibracte, ĉefurbo de aeduoj en tempo de Julio Cezaro, daŭrigis kun sindonemo kaj konstanta kaj modesta de 1867 ĝis 1895 siajn laborojn sur tiu kulmino kaj indis agnoskon de aeduoj kaj kleruloj.
Supra kapelo kaj kalvario
  • supra kapelo Saint-Martin estis konstruita fine de la 19-a jc ;
  • kalvario.

Spuroj de Bibracte videblaj surloke estas pli kaj pli multaj sinsekve de elgrundiĝoj okaze de kampanjoj de arkeologiaj prifosadoj, inter ili :

  • murus gallicus ("gaŭla muro") de pordo de Rebout ;
  • alirvojo al Bibracte, multfoje laŭ la nuna suprenira alirvojo ;
  • multaj restaĵoj de konstruaĵoj liberigitaj aŭ liberigataj, el kiuj ĝenerale restas nur murbazo, en lokoj La Côme Chaudron, Pâture du Couvent, Le Taureau de la Roche ;
  • restaĵoj de aedua vilao (kromnomita « parc aŭ chevaux », esperante "ĉevalparko") : nun, temas pri restaĵoj de riĉa loĝejo konstruita laŭ romia maniero fine de la unua jarcento de nia epoko, kies plano estis refarita de Jacques-Gabriel Bulliot fine de la 19-a jc ; situanta rande de strato, ĝis estis longa je 70 metroj kaj larĝa je 50 metroj. Ĝi estis prifosita ekde 1988 de skipo de universitato de Laŭzano, sub estrado de Claire Martini kaj Pascal Paris ; aldona prifosada kampanjo nun aktivas[2] ;
    • fontano Saint-Pierre kaj ties baseno.

Protektita natura areo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Monto Beuvray.

La loko Monto Beuvray estas klasita natura loko de la 20-a de marto 1990 kaj nun loko Natura 2000. Ĝi estas ankaŭ klasita historia monumento. Tradicie arbara sur siaj flankoj, en la 1960-aj jaroj, pinalplantada programo forte efektis al la pejzaĝo. La kulmino estis ĝis la 19-a jc okupita de paŝtejoj. La limoj de la paŝta kaj agra areoj ankoraŭ diveniĝas per vicoj de « fosaĵetoj », spuroj de malnovaj plektitaj heĝoj[3].

La natura loko kun ekologia, faŭna kaj flaŭra intereso (france Zone naturelle d'intérêt écologique, faunistique et floristique aŭ ZNIEFF) laŭ tipo 1 de Monto Beuvray, konsistanta el fagejo kovras 1 131 hektarojn[4]. Tiu arbaro tre karakterizas Supra-Morvano (france Haut-Morvan), en kiu precipe kreskas adonisfolia senecio (Senecio fuchsii), ruĝa sambuko (Sambucus racemosa), alizarbo blanka (Sorbus aria) kaj Cicerbito de Plumier (Cicerbita plumeri). Marĉa alnejo okupas pli malsekajn lokojn. Estas ankaŭ plantoj kiaj reĝa osmundo (Osmunda regalis) en torfejo el sfagnoj, daŭra jaziono (Jasione perennis) kaj konopodio (Conopodium majus)[5].

Plano por longtempa (unu jarcento) pejzaĝa regado estis elpensita de publika organizaĵo responsa pri la loko por iom post iom redukti efekton de pinalplantado kaj pli bone riveli la tutan arkeologian lokon[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian Goudineau kaj Christian Peyre, Bibracte et les Éduens, À la découverte d'un peuple gaulois, eldoninto "Errance", 1993, paĝoj 1-6
  2. laŭ surloka informtabulo
  3. Monto Beuvray. sur TTT-ejo de regiona Organizaĵo pri Medio de Burgonjo.
  4. Monto Beuvray. sur TTT-ejo de « Heredaĵo de Morvan ».
  5. Heredaĵo de Morvan - Monto Beuvray
  6. Grand réseau des sites de France - Bibracte/Monto Beuvray