Grand site de France

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo por Grand site de France

Grand site de France (esperante Granda loko de Francio) estas oficiala franca marko, atribuita de ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio, kiu celas promocii bonan tenadon kaj valorigon de francaj klasitaj naturaj lokoj kun granda fameco kaj tre forta vizitado. Tiu reglamento estas integrita en Code de l’environnement ekde leĝo Grenelle 2 de la 12-a de julio 2010 enhavanta nacian engaĝo pri medio.

Kvankam oficialaj nomoj estas protektitaj per leĝo, kiu reglamentas ilian uzon, la nomo grand site de France estis tamen registrita en 2002 de la franca ministro (Roselyne Bachelot) kiel komerca marko ĉe INPI.

Tiu marko estas atribuata al loka organizaĵo komisiita pri konservado kaj valorigo por 6-jara renovigebla periodo, sed ĝi povas esti reprenita kaze de manko.

Reto de grandaj lokoj de Francio estas asocio, kiu arigas kaj organizaĵojn regantajn markitajn lokojn, kiuj solaj povas uzi la oficialan simbolon, kaj organizaĵojn agantajn por iutage meriti tiun markon.

Akiro de la marko[redakti | redakti fonton]

kodo pri medio (Art. L. 341-15-1 2), starigas kriteriojn por akiri la markon.

Unue, la loko devas montri karakterizaĵojn de granda loko, laŭ fameco, vizitado kaj protektado (klasado de signifika parto laŭ leĝo de 1930, pri naturaj monumetoj kaj lokoj).

Ĝi devas estis bonstata, restaŭrita se necesas kaj regata kun obeo al identeco de la loko kaj de la « spirito de la loko ». La reganto de la loko devas kombini akceptadon de vasta publiko, protekton de la pejzaĝo kaj biodiverseco, kaj certigi ekonomiajn kaj socialajn profitojn al la regiono, kie ĝi situas.

La marko "Grand Site de France" estas atribuata fine de procezo kun pluraj ŝtupoj. Unue, la prezidanto de la reganta strukturo faras oficialan peton al ministro pri ekologio, pere de la regiona prefekto. Poste, la kandidata dosierujo iras por opinio al departementa komisiono pri Naturo, Pejzaĝoj kaj Lokoj (CDNPS), poste al Supera Komisiono pri Lokoj, Pejzaĝoj (CSSPP). Tiam Reto de Grandaj Lokoj de Francio donas sian opinion. Fine, la marko estas atribuata per minsieria decido al la administra organizaĵo, kiu faris tiun peton. Tiu ĉi estas subskribita de la ministro komisiita pri lokoj kaj publikigita per Oficiala Bulteno pri Medio.

Nuntempa kreaĵo por simboli la valorojn de la marko[redakti | redakti fonton]

Écoutez le Monde (esperante Aŭskultu la mondon) estas artverko farita de skulptisto Bernard Dejonghe en 2005 post peto de Reto de Grandaj Lokoj de Francio[1]. Tiu verko el masiva vitro simbolas la valorojn de tiu marko. La ĉeesto de tiu nuntempa skulptaĵo en la markitaj grandaj lokoj, kiel klarigas la artisto: "Tio estas por certigi nian estontecon transdonante nian historion, tio estas afero de niĉiuj, vizitantoj, loĝantoj…". Bernard Dejonghe precizigas ke " tiu objekto devis esti el vitro, kies pureco montras la kvaliton de la lokoj, ties fragilecon kaj malkaŝon de ilia regado".

Lokoj kun tiu marko[redakti | redakti fonton]

Ref # Loko Regiono Koordinatoj Bildo Jaro Ref.
01 Aven d'Orgnac Rhône-Alpes 44° 18′ 47″ N 4° 25′ 21″ O / 44.313025 °N, 4.422609 °O / 44.313025; 4.422609 (Aven d'Orgnac) (mapo) 2004 [2]
02 Monto Sainte-Victoire Provence-Alpes-Côte d'Azur 2004 [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝo Une création contemporaine pour symboliser les valeurs du label sur la TTT-ejo Grands Site de France.com.
  2. Aven d'Orgnac. Grand site de France. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-01-04.
  3. Monto Sainte-Victoire. Grand site de France. Arkivita el Les grands sites sur grandsitesaintevictoire.com la originalo je 2012-06-04. Alirita 2014-01-04.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]