Rodano-Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhône-Alpes)
Saltu al: navigado, serĉo

Rodano-Alpoj - franclingve Rhône-Alpes [ron'alp] - estas regiono de sudorienta Francio, trairita de la rivero Rodano. Ĝi konsistas el la departementoj Ain, Ardèche, Drôme, Isère, Loire, Rhône, Savoie kaj Haute-Savoie.

La areo estas unu el la plej ekonomie fortaj regionoj de Francio, kun multaj industrioj en la rodana koridoro.

Ĉefurbo de la regiono estas Liono, france Lyon. Pliaj aparte gravaj urboj estas Grenoble, Chambéry, Annecy, Saint-Etienne kaj Valence. ISO-kodo de la regiono estas FR-V.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]