Roko Solutre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Solutré.
Roko Solutre
Grand site de France
Roko Solutre
monto
Oficiala nomo: Roche de Solutré
Lando Francio Francio
Regiono Bourgogne
Departemento Saône-et-Loire
Municipo Solutré-Pouilly
Montaro Montoj de Makonio
(Centra Masivo)
Supermara alteco 493 m s. m.
Koordinatoj 46° 17′ 57″ N 4° 43′ 09″ O / 46.29917 °N, 4.71917 °O / 46.29917; 4.71917 (mapo)
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Rokoj Kalko

Geografia lokigo sur la mapo : Saône-et-Loire

Vidu situon de Roko Solutre kadre de Saône-et-Loire
Vidu situon de Roko Solutre kadre de Saône-et-Loire
DEC
Roko Solutre
Roko Solutre
Roko Solutre

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Roko Solutre kadre de Francio
Vidu situon de Roko Solutre kadre de Francio
DEC
Roko Solutre
Roko Solutre
Roko Solutre
Vikimedia Komunejo: Roche de Solutré
Map
vdr

Roko Solutre (france Roche de Solutré), kalka krutaĵo superanta komunumon Solutré-Pouilly, je 8 km okcidente de Mâcon, estas simbola loko de Saône-et-Loire, sude de regiono Burgonjo. Protektita laŭ leĝo pri klasitaj lokoj kaj nun kadre de Operacio Grand Site, ĝi situas sur komunumo Solutré-Pouilly. Ĝia fameco venas de pluraj interespunktoj : geologia fenomeno malofta en tiu regiono, samnoma prahistoria loko de paleolitika kulturo (la solutrea epoko), ĝi gastigas sur sia supro, kiu altas je 493 metroj, apartan biotopon (la kalciŝataj gazonoj de Makonio) je apartaj faŭno kaj flaŭro. Loĝata de homoj ekde almenaŭ 55 000 jaroj, plie ĝi estas la lulilo de vitejo Pouilly-Fuissé, fama blanka vino. Ĝi estis amase diskonigita ekde de la 1980-aj jaroj per la rita supreniro de prezidento François Mitterrand.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

En la regiono, en Mezozoika epoko, estis varmaj maroj, el kiuj multaj fosiliaj restaĵoj estas facile videblaj. Roko Solutre, same kiel Roko de Vergisson, devenas de fosiliiĝintaj koralaj masivoj malaperintaj antaŭ proksimume 160 milionoj da jaroj en tiuj maroj.

En Terciaro, oriento de Burgonjo estis trafita de la alpa leviĝo : dum Alpoj altiĝas, la baseno de rivero Saône falas. Samtempe, ebenaĵoj altiĝas okcidente de tiu ebenaĵo, kaj kliniĝas orienten.

Grundoj el malsamaj naturoj estis ĉemetitaj per tiuj movoj, erozio aktivas. Profiloj de ĉirkaŭaj montoj rondiĝas, kaj samtempe klifoj Solutre kaj de Vergisson elstaras okcidente, kontraste kun la dolĉaj deklivoj de ilia orienta flanko.

Pejzaĝoj[redakti | redakti fonton]

Roko Solutre (dekstre) kaj Roko de Vergisson (maldekstre)
360-grada vido de supro de Roko Solutre

Ĉirkaŭata de vitejoj, Roko Solutré montras kontrastan kaj spektaklan pejzaĝon, de la supro de sia roka sprono aŭ de sia supra gazono.

Oriente, etendiĝas ebenaĵo de rivero Saône, kie distingeblas malfone Makonio, pli fore, Bresse kaj Dombes en departemento Ain), kaj fine Ĵuraso kaj eĉ Blanka Monto fone, kiam veteraj kondiĉoj estas bonegaj.

Laŭ la tri aliaj direktoj, la pejzaĝo, malpli malferma kaj limigita per krestolinioj de la ĉirkaŭaj montoj, estas vitejoj, vilaĝoj kaj domgrupoj tipe makoniaj, kun aparte :

  • norde, inter montoj kaj vitejoj, vilaĝo Vergisson kaj ties Roko ;
  • okcidente, la « romia vojo », kaj post ĝi, miksita areo de vitejoj, heĝkamparo kaj arbaroj ;
  • sude, vilaĝo Solutré-Pouilly kaj Monto Pouilly.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La prahistoria postrestaĵejo de Solutré estas unu el la plej riĉaj en Eŭropo, el ostoj kaj el ŝtonaj restaĵoj. Sekve de sia malkovro, la roko donis sian nomon al kultura aspekto de Malfrua Paleolitiko, Solutreo.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Henry Testot-Ferry

En 1866 komenciĝis fosadoj piede de la roko, en loko nomita « Cros du Charnier », sur alsurfaciĝejo de ĉevalostoj, pri kiuj neniu imagas ke temas pri prahistoriaj restaĵoj.

Tre rapide, Henry Testot-Ferry, malkovris areon de hejmoj en boaca epoko, kaj tombojn el krudaj slaboj. Oni retrovis en tiuj hejmoj multajn ilojn el siliko : lancopintoj, laŭrfolioj kaj aliaj gratiloj, sed ankaŭ veran amason da ostoj : de boaco precipe, sed ankaŭ de ĉevalo, elefanto, lupo kaj kaverna tigro.

Henry Testot-Ferry kaj Adrien Arcelin decidis tiam sondi por science determini amplekson de la restaĵejo, kiun ili malkovris kaj ekzameni kun granda zorgo la tuton de la retrovitaj restaĵoj. La celo estas kompreni la strukturon de la stratigrafiaj tavoloj de la loko, bazo por starigo de kronologio.

En 1868, ekzisto de ĉasejo piede de la roko estas la privilegiita scienca hipotezo. La du inventantoj tiam alvokas aliajn fakulojn kaj prezentas siajn laborojn en kongresoj. Solutre riveliĝis kiel unu el la plej grandaj francaj prahistoriaj lokoj.

En 1872, Gabriel de Mortillet, unu el la plej gravaj prahistoriistoj siatempe, decidis nomi periodojn de Prahistorio laŭ la nomo de prahistoriaj lokoj kie ili estas aparte bone reprezentitaj. Tiel aperis la termino Solutreo.

Multaj prifosadoj estis kondukitaj poste, la prifosada kampo restas ankoraŭ nun nur parte esplorita kaj protektita.

Ĉasejo[redakti | redakti fonton]

Situo kaj konfiguro de la loko, alta kompare al ebenaĵo kaj akvosuperiĝoj, estis decidaj por homa loĝado. Provizante ŝirmejon kaj provianton al migraj brutaroj, la rokbazo, tiam embarasita per falaĵoj, ankaŭ donis al ĉasantoj la eblecon fabriki kaptilojn (vidi « la legendo »).

La ostamaso klariĝas per la treege longa periodo de surloka loĝado : dum pli ol 25 000 jaroj (de 35 000 ĝis 10 000 jaroj a.K.), kvar grandaj civilizacioj de Paleolitiko tie sin sekvis.

La okupo de tiu loko estis precipe ligita al aktiveco de ĉaso, dispecigo kaj fumaĵado (kiam okupo de najbara Roko de Vergisson estis loĝada loko). Materialo trovita sur la loko estas ligita al homa aktiveco, kun multaj iloj, el kiuj silikoj tajlitaj laŭ laŭrfolio karakterizanta Solutreon.

La legendo[redakti | redakti fonton]

Ĉasado de ĉevaloj en Solutre, laŭ bildo de L'Homme primitif de L. Figuier, 1876

Male al legendo pri « ĉasado al abismo », neniam prahistoriaj homoj loĝantaj apud Solutre pelis ĉevalojn por faligi ilin de roksupro.

Tiu teorio – pri kiu nenio aperis en sciencaj eldonaĵoj de Henry Testot-Ferry – aperis pli ĝuste en prahistoria romano de Adrien Arcelin : temas do nur pri fikcio, kiun kaptis la popola imago. La nekohereco de tiu hipotezo estis facile pruvita poste, pro la granda distanco inter ostamaso kaj roksupro[1].

La homoj[redakti | redakti fonton]

Henry Testot-Ferry kaj Adrien Arcelin elgrundigis ankaŭ homajn restaĵojn en Cros du Charnier. Fine, laŭ la tuta periodo de fosadoj - tio estas de 1866 ĝis 1925 –, preskaŭ 70 skeletoj estis trovitaj.

Se, okaze de unuaj prifosadoj, tiuj homoj estis konsideritaj kiel prahistoriaj (aŭrinjakaj, neolitikaj), ŝajnas nun preskaŭ certe ke tiuj skeletoj estas ja historiaj. Temus laŭ diversaj faritaj datadoj, de Burgundoj (Frua Mezepoko) aŭ de Merovidoj.

Paradokse, malgraŭ la lokokupa daŭro, de ĉiuj periodoj de Supera Paleolitiko, nur Solutreo ne lasis homan restaĵon. Fine, unu jaron post la unuaj prifosadoj sur la loko de Solutré en 1866, la homoj de Kro Magnon, samtempuloj de tiuj, kiuj tajlis ilojn kaj ĉasis en Solutré, estis malkovritaj en Eyzies de Louis Lartet.

La muzeo[redakti | redakti fonton]

Baze de Roko situas departementa muzeo pri prahistorio, konstruaĵo pensita de strasburga arkitekto Guy Clapot kaj financita de departementa konsilio de Saône-et-Loire – sub impulso de ĝia prezidanto François Mitterrand – kaj inaŭgurita en 1987. Pro aktiva protektado de la loko, la muzeo staras sub kupolo plantita per vegetaloj, apenaŭ videbla de malproksime. La muzeo prezentas sur loko de malkovro la kolektojn de tiu unuaranga loko same kiel reduktitaĵojn, kiuj montras ĉasoscenojn kaj portempajn ekspoziciojn pri temoj rilataj al arkeologio, prahistorio, aŭ etnografio, kaj kiuj integras pli freŝdate nuntempan arton.

De la 26-a de majo 2013, la loko gajnis la markon Grand site de France, kaj la portempaj ekspozicioj etendiĝas eĉ en domo de la loko, kiu ebligas ankaŭ manĝadon, ripozadon kaj por infanoj diverse aktivi (prahistoria pentrado, branĉoplektado, grenpistado, lanŝpinado, ktp.).

De Antikva epoko al nuntempo[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭo de Roko Solutre, se ne sur Roko mem, estis kontinue okupita ekde Prahistorio, ĉiu epoko lasis siajn spurojn, kelkfoje preskaŭ malaperintaj por okuloj de vizitantoj.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Oni retrovis spurojn de du grandaj gaŭlaj-romiaj vilaoj en ĉirkaŭo de Roko : unu, Solustriacus, donis sian nomon al vilaĝo Solutre. La alia situus inter Roko kaj najbara vilaĝo Vergisson. Krome vasta ebenigita monteto liganta Rokon al vilaĝo Vergisson estas supozita esti malnova romia vojo (loke ĝi estas tiel nomita).

Mezepoka periodo[redakti | redakti fonton]

Prahistorio ofte superis mezepokan historion de Roko. Tamen, mirinda fortikaĵo, fame konata kiel sidejo de banditoj, okupis la supron de Solutre.

Sekve de militpaŭzo subskribita en Mâcon la 4-an de decembro 1434 konfirmanta burgundian ĉeeston en Makonio, tiu kastelo, lasta fortikaĵo, ne konkerita en la region de duko de Burgundio, estis al li donita. La sekvantan jaron, Filipo la Bona, duko de Burgundio, per akto redaktita en Dijon la 22-an de decembro 1434, ordonis la kompletan detruon de la fortikaĵo. La popola ĝojego estis tia post tiu anonco, ke oni retrovis poste korpojn de partoprenantoj en ĝia detruo, mortigitaj per anarkia disfalo de muroj.

Neantaŭlongaj priserĉoj tendencas montri ke tiu kastelo estis nobela kaj riĉa loĝejo, sed malmultaj elementoj estas nun konataj pri tio.

Aparta medio : la kalkoŝataj gazonoj de Makonio[redakti | redakti fonton]

Homa vivo ĉirkaŭ kaj sur Roko Solutre evidente efektis al ĝia aspekto, kaj al ĝia evoluo. De senarbigo de la origina gaŭla arbaro al plantado de unuaj vitoj, de pasinta mult-kulturo al nuna vita unukulturo, la pejzaĝo formiĝis kaj ŝanĝiĝis.

Kulturebligo de la supro kaj de la dolĉaj deklivoj de Roko Solutre kontribuis al apero de aparta medio, kaj poste al vivteni ĝin. Ĝis mezo de la 19-a jc, edzinoj de agrikulturistoj tien kondukis kaprinarojn, sur tiuj parceloj ĉirkaŭataj per muroj el sekaj ŝtonoj. Tiu paŝtado, kaj praktiko de brulado, persistigis sekan gazonon, kiu tie kreskis, kaj kiu gastigas multajn vegetalajn kaj bestajn speciojn maloftaj kaj/aŭ protektitajn, kiuj plej norde kreskas tie.

Kalkoŝataj gazonoj de Makonio, troviĝas ankaŭ sur la supro de 4 aliaj montoj sammaniere kreitaj en la sama epoko (de nordo suden : Monsard, monto de Leynes, Roko de Vergisson, kaj fine sude de Solutre, monto de Pouilly) kaj protektitaj (vidi "Protektado kaj daŭriva evoluigo"). Ĉar, kun forlaso de paŝtado post la dua mondmilito, komenciĝis koloniado per bukso, junipero kaj tigfrukta kverko.

Influo de klimato, reliefoj, homa vivo, multaj kondiĉoj estas kunigitaj por ke rimarkindaj kaj maloftaj vegetalaj kaj bestaj specioj multiĝu.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Monta Inulo, arbusta koronilo, rekta mikropo, sovaĝaj orkidoj, hipokrepido, ktp.

Montaj kaj mediteraneaj specioj kunloĝas : festuko, karekso, bromuso stara, heliantemo blanka , sileno itala, rubio, dianto monta, seslerio blua, sedo, saksifrago.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Inter birdoj estas hortulano, orelstrigo, kaprimulgo, serpentaglo, blua cirkuo kaj arbalaŭdo. Inter troveblaj insektoj estas Iphiclides podalirius, manto kaj lokusto mediteranea.

Vitokulturo[redakti | redakti fonton]

Vitoj kun nomo Pouilly-Fuissé piede de Roko Solutre.

Importita de romianoj, la vitokulturo pluestis en Mezepoko dank'al klunizaj monaĥoj kaj multas ĉirkaŭ Roko Solutré. Progresaj kaj malprogresaj periodoj laŭ jarcentoj kondukis alterne al kulturebligo de novaj parceloj kaj al forlaso kaj tiel markis la pejzaĝon.

Tiu grundo, kiun preferas vinberspeco Chardonnay, naskis vinojn kun internacia fameco[2] :

Protektado kaj daŭriva evoluigo[redakti | redakti fonton]

Vido al Roko Solutre de loko « La Grange du Bois »

Aparte protektita per leĝo de la 2-a de majo 1930 pri « protektado de naturaj monumentoj kaj lokoj je arta, historia, legend au pitoreska karaktero », pro sia spektakla karaktero kaj arkeologia postrestaĵejo kiun ĝi havas, Roko Solutre apartenas ankaŭ al reto Natura 2000 pro siaj kalkoŝataj gazonoj. Ĉar protekto fariĝis nesufiĉa pro loka kaj turisma vizitado kaj ĉar la « eluzo » de la loko, kaj la zorgokostoj multe superaj al la monrimedoj de lakoncernitaj komunumoj, Roko Solutre fariĝis ekde la 1990-aj jaroj centro de projekto de « Operacio Grand Site ».

Tiu statuso ne aldonas reglamentajn trudojn sed donas ilojn por restaŭri kaj valorigi la lokon, starigi akceptejon, kaj generi lokan ekonomian dinamikon, kaj fine vivpovan regadon de la tuta teritorio.

Ekde 1995, eksperimentoj okazis por teni la lokon en bona stato (paŝtado per rasĉevaloj Konik Polski kaj batalo per paŝtado kontraŭ koloniado per bukso, por ekzemplo), la padreto estis reviziita por esti pli sekura por vizitantoj kaj ĉesigi difektiĝon de la pasvojoj, kaj la malnova parkumejo estis anstataŭita per nova, kies integriĝo en la pejzaĝo estas preskaŭ kompleta[3].

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

Granda loko de franca rezistado dum la dua mondmilito, Roko Solutre fariĝis loko de rita kaj jara supreniro de François Mitterrand kaj de iuj el liaj amikoj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • france « Sphinx aŭ griffes plantées dans les ceps », esperante Sfinkso kun ungegoj plantitaj en vitoj.
  • france « Deux navires pétrifiés surplombant une mer de vignes », esperante Du ŝipoj ŝtonigitaj super maro de vitejoj, Alphonse de Lamartine pri Solutre kaj ties « fratino » en Vergisson
  • france « De là, j'observe ce qui va, ce qui vient, ce qui bouge et surtout ce qui ne bouge pas. », esperante De tie mi observas tion, kio iras, venas, moviĝas kaj precipe tion kio ne moviĝas, François Mitterrand La Paille et le Grain, 1978.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. François Poplin (1990). “Le Grand saut des chevaŭ de Solutré”, L'Homme 30, p. 137–142. 
  2. Por pliaj detaloj, vidi paĝon pri burgonja vino
  3. Por scii pli, vidi france Oficiala TTT-ejo de Grand Site de Solutré Pouilly Vergisson Arkivigite je 2014-01-13 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Paléontologie française, Henry de Ferry & Dr. de Fromentel, Parizo, 1861
  • france L'Homme préhistorique en Mâconnais, Henry de Ferry, 1868
  • france Le Mâconnais préhistorique, Henry de Ferry, Parizo, 1870
  • france Solutré ou les chasseurs de rennes de la France centrale, Adrien Arcelin, Parizo, 1872
  • france Les fouilles de Solutré, Adrien Arcelin, Mâcon, 1873
  • france Annales de l'Académie de Mâcon, 1869-1906
  • france 1866 : l'invention de Solutré, katalogo de ekspozicio en somero 1989 en departementa muzeo pri Prahistorio de Solutré
  • france Solutré, 1968-1998, Jean Combier kaj Anta Montet-White (dir.), (2002), Memuaro de Société Préhistorique française XXX, (ISBN 2-913745-15-6)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]