Ordeno de Klunizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la jaro 910 ŝprucis, ene de la Katolika eklezio, la volo reformi la monaĥajn ordenojn. Ĉi tiu restarigo okazis prenante kiel bazo la Regulon de Benedikto de Nursio, regularo kiu regas la vivon de la monaĥoj detalante kiel devu esti ilia vivo. Ĉi tiu regularo atingis gravan disvolviĝon danke al la interveno de Benedikto de Aniane, sed estis limigita de la propraj tradicioj de la abatejoj, kaj por la rutino de ties apliko. En ĉi tiu procezo, la abatejo de Klunizo decidis postuliĝi kolektante grandan nombron de monaĥejoj kaj iĝante la plej grava ordeno de la mezepoko, kun monaĥejoj por la tuta Eŭropo.

La fondo[redakti | redakti fonton]

La ordeno de Cluny estas reformo de la ordono benediktina. Estis kreita la 11an de septembro de 910 kiam Vilhelmo la 1-a, duko de Akvitanio, donacis la vilaĝon de Cluny al la papo por ke tiu fondu en ĝi monaĥejon kun dek du monaĥoj. La monaĥejo lokiĝis en Mâconnais, en Saône-et-Loire. La donaco farita de Vilhelmo ne estis senpaga, ĝi pretendis akiri la protekton kaj la garantion de la Sankta Sidejo ĉar lia povo estis tre malforta. Vilhelmo la Pia provis eviti ĝian kontrolon fare de la laikuloj. En la fondodokumeto de la abatejo oni establas la liberan elekton de la abato fare de la monaĥoj, punkto de granda graveco en la ordeno benediktina. Tiu dokumento kondamnas grave al tiuj kiuj malhelpos tiun artikolon. La donaco de Cluny ne estis la sola. En ĉi tiu epoko, multnombraj senjorejoj estis donacoj al la papo, kiel Vézelay. La prestiĝo de la papoj de la 10a jarcento estis grava. La monaĥa reformo estis apogita de la monaĥejo de Sankta Marteno d’Autun kaj de tiu de Fleury-sur-Loire. En la jaro 914 oni fondis la monaĥejon de Brogne kiu iĝis centro de granda influo kune kun ties fondinto Gérard.

Vilhelmo la Pia enoficigis al la abato Bernono, grava viro de la reformo, kiel abato de Baume. Bernono establis la observadon de la regulo de Benedikto de Nursio, reformita de Benedikto de Aniane, respektante, tamen, la proprajn regulojn de la monaĥejoj. Bernon mortis en 926 post vivo dediĉita al la ekspansio de la regulo pere de multnombraj monaĥejoj.

La etendo de Klunizo[redakti | redakti fonton]

Sukcedis la abato Odono. Tiu estis kompano de vojaĝo de Bernono kaj ankaŭ de lia kompanino Izabela de la Arko, proksima al la konceptoj de lia antaŭulo. Odono vojaĝis de monaĥejo en monaĥejon por instrui la reformon. Iuj malakceptis lin kiel abato, adoptante tiun de Cluny. La influo de Cluny iris pliigante, sed malhavis organizon. La monaĥejoj akiris la rajton stampi monerojn, ili malfermis lernejojn kaj bibliotekojn. Je la morto de Odono, en 942, la prestiĝo de Cluny estis jam tre grava. Sekvis lin Aimar, daŭrigante lian verkon, sed en 948 li blindiĝis kaj oni enoficigis kiel helpanto Majolon, kiu findirektis Klunizon de 954 ĝis 994. Devena de riĉa kaj grava familio de senjoroj de Válenosle, Majolo uzis la tutan sperton akiritan por administri la grandan tiaman povon de Cluny.

La Regularo (nome kluniza aŭ klunia) estis adoptita de aliaj monaĥejoj, kiuj formis, kune kun Cluny, veran monaĥan imperion de aŭtonomaj abatejoj sed submetitaj al la komuna registaro de la abato de Cluny. La malfortigo de la reformo en Germanio kaj Loreno, plifortigis la situacion de Cluny dum la monaĥismo. La ordeno apogiĝis sur la alta aristokratio, la imperiestro, la reĝo de Burgonjo, la grafoj kaj la episkopoj. Oni fondis novajn monaĥejojn klunizajn, kaj oni konvertis aliajn por akcepti la disciplinon klunian. La Ordeno de Cluny ĉeestis en Ĵurazo, Dofineo, Provenco, la valo de la rivero Rodano, la sudo de Burgonjo, kaj la Burbonejo. Ĝi subtenas tridekon de monaĥejoj tre dinamikaj.

Majolo estis nomita la "Arbitraciisto de la reĝoj" pro siaj rilatoj kun la aristokratio. Lia prestiĝo estis konsiderinda, kaj li rifuzis akcepti la papan funkcion en 973. Liaj funebroj okazis zorge de Hugo Kapeto, li estis beatigita malmulte post sia morto, iĝante unu el la plej popularaj sanktuloj.

Post la granda ekspansio realigita en la 10a jarcento, la Ordeno daŭre disvolviĝis dum la 11a jarcento kaj la unua duono de la 12a jarcento, gajnante en organizo pro aplikado de tre precizaj regularoj.

En 994, Odilono estis enoficigita abato de Cluny kaj li direktis la monaĥejon dum 55 jaroj. Filo de la senjoroj de Mercoeur, li subtenis rilatojn kun la gravuloj plej kleraj de sia tempo kaj li utiligis la ŝancojn kiujn li proponis al la Ordeno. Sed en epoko markita de la dissolvo de la karolidaj strukturoj kaj la laika nuligo, li ne povas havi la protekton de la alta aristokratio kaj li aliancis kun la senjoroj, la forto hegemonia ĉirkaŭ la jaro 1000. Li klopodis pacigi la perforton de tiuj, apogante sin en la Dipaco. Li helpis la senjorojn kaj turnis sin al la spiritaj servoj de siaj monaĥoj por ke ili favoru al ties familioj, kaj li komisiiĝis certigi la religian alvokiĝon (kelkfoje pelita) de la junuloj hidalgaj. La politiko de Cluny favoris la asocion kaj kreon de grandaj monaĥejoj, ili malpliiĝis, dum la malgrandaj kreskis. Tamen ili plue estis kontrolitaj, ĉu de la propra Odilono, ĉu pere de negociacio fare de la grandaj abatoj. Kiam mortiĝis Odilono, la ordeno havis 70 monaĥejojn, kaj Cluny asociiĝis kun povegaj abatejoj, kiuj plutenas, en okazoj, siajn aŭtonomecojn.

En 1049 Hugo de Semur estas enoficigita abato. Sekvante la direktaĵoj de Odilono, daŭre pligrandigis la povon de Cluny. Li estis burgonjona devena de Semur-en-Brionnais. Li posedis grandan retorarton kaj grandan politikan senson. Li finis la integriĝon kun la Feŭdismo kiu ĵus naskiĝis. Malgrandaj monaĥejoj estis kreitaj ankoraŭ. La komenco hierarkia fleksebliĝis ĉirkaŭ 1075, kiam Cluny akceptis en la ordeno abatejojn de aliaj ordenoj, diferencaj el la benediktina, kiel Vézelay, kiuj trovixgis pretaj eniri en la Ordenon sen devi rezigni sian rangon por iĝi ĉefabatejo. Dum lia abatejato enkorpiĝis al Cluny grandaj abatejoj, kiel tiu de Moissac (Suda-Okcidenta), Lézat (Ariège), Figeac (Quercy). La Ordeno etendiĝis tra Hispanio, Italio kaj Anglio, havante 10.000 monaĥojn.

La abato Hugo ludis gravegan rolon en la Investitura polemiko kiu frontigis la papojn kontraŭ la ĝermana imperiestro.

En 1109, post posteno de malmultaj semajnoj, Pons de Melgueil estas enoficigita nova abato. Li estis suda, lerta sed tre necedema. Li intervenis aktive al la fino de la Kverelo de la Investituroj, kaj li daŭriĝis kun la ideo pligrandigi la Ordenon. Je ties fino, li ekkonstruigis Klunizon la 3an, abatejo giganta kiu elĉerpos ĉiujn donacojn kaj enspezojn devenajn de la Reĝlando de Leono kaj Kastilio. Komencis la unuaj ekonomiaj malfacilaĵoj de la Ordeno kiujn generis proteston kontraŭ la abato. La kritikoj evidentiĝis pro la deklivo al alia monaĥa ordeno nome cistercia, fondita en 1098. Pons petis intervjuon kun la Papo Kaliksto la 2-a, kaj li prezentis sian demision post la eliro el tiu sen ke oni konas la kialojn.

Petro de Montboissier, plej konita kiel Petro la Respektinda, anstataŭis lin en 1122. Estis viro kultivita kaj tre lerta. Li devos alfronti Pons en 1126, post ties pilgrimado al Sankta Tero. Pons reprenos la povon de Cluny farante uzon kaj de sia influo, kaj de armiloj. Fine, Pons estos ekskomuniigita kaj la Ordeno restos en manoj de Petro la Respektinda. Li redonis la pacon kaj restaŭris la disciplinon, sed la financoj estas katastrofaj, ĉefe post la perforta epizodo okazinta ĉar monsoldatoj ŝtelis la tutan oron. Petro provis postuli sanan demarŝon de publika regado kun la helpo de Henriko de Blois, episkopo de Winchester, kiu alportis, el Anglio, kaj siajn konojn kaj sian riĉecon. Oni avertas restarigon de la tradicioj, sed la Ordeno de Cluny komencis malrapidan deklivon kiu iros pliigante post la morto de Petro la Respektinda okazinta en 1157.

La influo de Klunizo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la abatejo de Cluny.

En la 12a jarcento, la nomita Ordeno de Cluny, havis du mil monaĥejojn, iuj de ili konsideritaj kiel la plej grandaj monaĥejoj de la epoko: tiuj de la Charité-sur-Loire, Souviny, Saint-Martin-des-Champs, proksime al Parizo. Se la plimulto de la monaĥejoj iĝis simplaj priorejoj, reduktinte ties nombron, kelkaj konservas, tamen, sian rangon de abatejo, akceptante, tamen, la komunan disciplinon kaj la aŭtoritaton de la abato de Cluny.

Rekte submetita al la Sankta Sidejo, Cluny estas, en la 11a jarcento, la plej efika instrumento en la atingo de la paco kaj en la gregoria reformo. Multaj papoj kaj papaj delegitoj devenis el Klunizo. La reto de Cluny diskonigis la komencojn de la reformo kontraŭ la malvirtoj de la Eklezio ligita al la feŭdaj statoj de la mondo laika: simonio, nikolaismo. Akuzita pro sia riĉiĝo kaj troa tera povo, la ordeno de Cluny perdis sian spiritan influon fine de la 11a jarcento kaj komencoj de la 12a jarcento, kiam eliris novaj ordenoj inspiritaj en idealismo de malriĉeco kaj aŭstereco: nome Cistercianoj, Premonstratoj, Kartuzianoj, Kamaldulanoj.

Sankta Bernardo subtenis aspran kverelon kontraŭ Petro la Respektinda protektante la idealon de cistercianoj fronte al la idealoj de Cluny, ĉiukaze unu el la ĉefaj fokusoj de la intelekta kaj arta vivoj de tiama Okcidento.

Odono skribis la verkon Sankta Historio en verso kaj ellaboris oportunan moralon. La predikoj de Odilono estos dum multa tempo modeloj de elokvento eleganta kaj konciza. Abbono De Fleury difinis la ekvilibrojn de la povo politika. Petro la Respektinda instigis la kristanojn koni la Koranon kaj turni sin ofte al la tradukadoj de la araba. Cluny estis la origino de multaj teologoj, moralistoj, poetoj kaj historiistoj.

La arkitekturo estas alia fako pruva de la povo de Cluny. Al tiutempa preĝejo sekvas la abatejo de Bernono, poste tiu de Aymard kaj tiu de Maïeul, nomita Sankta Petro la Malnova, kies ebeno karakteriza, la koruso kaj ties flankaj estos, pli malpli reproduktita en preskaŭ ĉiuj monaĥaj preĝejoj. La sama trovas en Sankta Petro la Malnova, en Borgoña, Germanio kaj Svisa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La historiaj studoj pri Cluny estas, evidente, multnombraj. Cluny estas fakte la simbolo de la gregoria reformo kaj, sen dube, la plej riĉa kaj influa ordeno de sia epoko. Tamen, de la periodo de ekonomia restarigo fare de Petro la Malnova, estas malmulta konstato. Liaj penadoj evidentiĝis en du skribaĵoj de granda historia intereso, la constituio rei familiaris kaj la constitutio expense cluniaci, kiu alportas sufiĉe da informo peri la terkultura kaj mezepoka ĝenerale ekonomioj.

  • COSTA, Ricardo da, «Cluny, Jerusalém celeste encarnada (séculos X–XII)», en Revista Mediaevalia. Textos y Estudios 21 (2002), pp. 115–137. ISSN 0872-0991
  • Georges Duby, Seigneurs et paysans, «hommes et structures du Moyen Âge», tome II, Éditions Flammarion, 1993. ISBN 2-08-081182-7
  • Diversaj, «Cluny ou la puissance des moines», en Dossiers d'Archéologie, n° 260.
  • Diversaj, Dominique, L'abbaye de Cluny, Centre de l'Occident médiéval, 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]