Nikolaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nikolaismo estis libertina herezo menciita dufoje en la Apokalipso de Johano.[1]

En la Biblio[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro de la Apokalipso de Johano aprobas la eklezion de Efeso: "Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn ankaŭ mi malamas."[2] Al la eklezio de Pergamo li skribas: "Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu. Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same."[3]

Rilate al Bileam oni parolas pri malĉastado kaj idoladorado en la Malnova Testamento: "Ili [la virinoj] estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor",[4] kaj: "La popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab. Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj."[5] Kaj alie en la Nova Testamento oni parolas pri "falsaj profetoj",[6] kiuj, "sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor",[7] "forlogas en la karnovolupton per senbrideco".[8]

Al la eklezio de Tiatira la aŭtoro de la Apokalipso de Johano skribas: "Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn."[9] Ekzegezistoj rilatigas ĉi tion tutan al la dekreto de la Apostola koncilio,[1] kiu ordonis, "ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!" [10]

Ĉe la Patroj de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

La Patroj de la Eklezio ellaboras interpretojn pli precizajn, devenigitajn el la tradicio. Laŭ Sankta Ireneo el Liono (2-a jarcento), "La Nikolaitoj havas kiel majstron Nikolaon, unu el la sep unuaj ordinitaj diakonoj de la apostoloj; tiuj ĉi malĝuste vivis”.[11] Li aludis al Agoj de la Apostoloj 6,5: “Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio”. Laŭ Ireneo, la Nikolaitoj estis gnostikuloj, antaŭuloj de la gnostikulo Cerinto.[12].

Ĉirkaŭ tiu sama tempo, Tertuliano mencias la Nikolaitojn,[13] sed ŝajnas scii pri ili nur tion, kion oni legas en la Apokalipso de Johano.[14] Simile tio, kion Hipolito el Romo kaj diversaj aliaj Patroj de la Eklezio diras pri la Nikolaitoj, estas bazita sur Ireneo.[14]

Klemento de Aleksandrio (ĉ. 150 – ĉ. 215) priskribas Nikolaitojn kiel "voluptavidajn kaprojn",[15] kies virinojn ili traktis kiel komunajn. Li rakontas ke Nikolao estis edzo de tre bela virino, pri kiu li tre ĵaluzis. Kiam la apostoloj lin riproĉis, Nikolao enkondukis sian edzinon antaŭ la komunumo kaj ŝin ofertis al ĉiu deziranto. Klemento precizigas ke Nikolao, pliposte, askete vivis same kiel liaj infanoj. La Nikolaitoj, do, diras Klemento, trompe interpretas lian asketan maksimon "oni devas mistrakti sian karnon" (greke παραχρήσασθαι τῇ σαρκὶ δεῖ) kiel inviton al diboĉo.[16].

Viktorino el Petovio (m. 303 aŭ 304|) atribuis al la Nilokaitoj doktrinon, laŭ kiu la viando oferita al la idoloj povas esti "ekzorcita" kaj lice manĝata, kaj laŭ kiu malĉastintoj povas akiri pardonon en la "oka tago".

Laŭ Epifanio el Salamis (m. 403), Nikolao, hontinte pro sia neeblo plenumi sian intencon konservi absolutan ĉastecon kun sia bela edzino, proponis doktrinon, ke seksumo estas elementa ŝlosilo al la dia regno.[17].

Do kutime la Patroj de la Eklezio ripetis kondamnojn de Nikolaitoj, enfokusigante la karakteron obscenan de ilia vivkonduto. Sankta Hieronimo prezentas Nikolaon kiel "inventinto de ĉiuj obscenoj", asertante ke li "gvidis arojn da virinoj" [18]. Sankta Aŭgusteno de Hipono resumas en sia "Kontraŭ herezoj" (ch. V) ĉiujn akuzojn jam formulitajn kontraŭ ili.

Mezepoka uzo de la termino[redakti | redakti fonton]

Subinflue de la patristiko, sekve al la Gregoria reformo, populariĝis en la 11-a kaj 12-a jarcentoj uzo de la terminoj "nikolaismo" kaj "nikolaitoj" por indiki seksan nesindetenon de klerikoj.

Oriente, pro leĝo de la imperiestro Justiniano la 1-a la eventuala edziĝo de klerikoj en la maĵoraj ordinoj (subdiakonoj, diakonoj, presbiteroj, episkopoj) estis nula. Okcidente, kie do ne valoris la edikto imperiestra, edziĝo de tiuj klerikoj, kvankam malpermesata, validis ĝis 1139 (Dua Laterana koncilio).[19][20]

Geedzaj seksrilatoj ankoraŭ estas malpermesataj dum definita tempo antaŭ kaj post eŭkaristia celebrado en bizancaj ortodoksaj eklezioj, kiuj interpretas en tiu sama senco la absoluta malpermeso de tiaj rilatoj al edziĝintaj episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj (et non generare filios, "nek generi filojn") dekretita en la 33-a kanono de la Koncilio de Elviro en Hispanio (ĉirkaŭ 306),[21] kaj en kanono de posta Kartaga koncilio (continentes esse in omnibus, "esti sindetenaj en ĉio").[22]

La ekskluzive grekaj partoprenantoj en la Koncilio kvinasesa, dum ili reasertis en sia 6-a kanono la tradician edziĝmalpermeson al tiuj, kiuj ricevis la subdiakonan aŭ plialtajn ordinojn, kaj en sia 12-a kanono malakceptis ke episkopoj kunvivu kun iliaj eventualaj edzinoj, deklaris en sia 13-a kanono – kvankam sciante, ke en Romo edziĝintoj ordinotaj al presbitereco aŭ al diakoneco devas prometi ne plu havi rilatojn kun siaj edzinoj – ke oni devas nek postuli tian promeson nek rifuzi ordini edziĝintojn al tiuj ordinoj, kaj asertis ke tiu estas la antikva normo.[23]

Diversmaniere la greka Patro de la Eklezio Epifanio de Salamis (315 ĉirkaŭ – 403) priskribis la tiaman normon de la orienta eklezio.[19] Li deklaris: "La sankta Eklezio de Dio [...] akceptas kiel diakonon, presbiteron, episkopon aŭ subdiakonon tiun, kiu sin detenas de sia unu edzino aŭ kiu estas vidvo, sed ne tiun, kiu estante edzo de unu edzino ankoraŭ kunvivas kun ŝi kaj generas filojn, precipe tie, kie la ekleziaj kanonoj plenumiĝas ĝuste. Evidente, vi tamen diros al mi, ke kelkloke presbiteroj kaj diakonoj and subdiakonoj ankoraŭ generas filojn. Tio ne estas laŭkanona, sed konformas al la kelkfoje sendisciplina intenco de la homoj kaj, se mankas servo, pro la popolo."[24]

La Unua Laterana koncilio (1123) malpermesis al sacerdotoj kunvivi kun siaj eventualaj edzinoj. La Dua (1139) deklaris nulaj (ne nur malpermesitaj) eventualajn edziĝojn de ordinitaj sacerdotoj, sed ne dekretis eliminon de ordinado de edziĝintoj. En 1322, papo Johano la 22-a insistis, ke oni ne ordinu edzon sen la konsento de lia edzino (ĉar la malpermeso al ordinito de seksaj rilatoj evidente koncernis ankaŭ ŝin).[25]

Tiuj maloftaj papaj dokumentoj, kiuj uzas la vorton "nikolaismo", ĝenerale asocias ĝin kun "simonio", precipe en ĉi tiu kunteksto la komercado de ekleziaj oficoj. Ĝuste tiam okazis ŝanĝo de vidpunkto koncerne la feŭdisma tradicio, laŭ kiu episkopoj kaj paroĥestroj ricevis de reĝo aŭ minora sinjoro la bienojn de iliaj oficoj kaj devis reciproke servi per regaloj kaj mono. Tion, kion antaŭe malmultaj konsideris riproĉindan, oni komencis rigardi kiel ege maljustan.[26][27] Oni vidis la simonion kaj la nikolaismon kiel la du ĉefajn malvirtojn de la eklezia vivo, kiujn oni devis sanigi kaj reformi.[28]

La papo Gregorio la 7-a, laŭ kiu la reformo estas nomita, neniam uzis la vorton "nikolaismo". Ĝin uzis tamen, ekzemple, la kardinalo Humberto de Silvacandida, kiu nomis "herezo de la Nikolaitoj" la grekan disciplinon,[29] kaj kiu en letero adresita al orienta monaĥo Niceto, riproĉis lian akcepton de edzaj pastroj, kaj citis Epifanion de Salamis (kp supre), grekan Patron de la Eklezio de la komenco de la 4-a jarcento, kiu deklaris nekanona la ordinadon de iu, kiu vivas edze kun sia edzino. En tiu letero Humberto diris, ke "la malbenita diakono Nikolao, princo de tiu herezo, venis rekte el la infero". En 1059, papo Nikolao la 2-a metis en liston de la grekaj herezoj "la herezon de la nikolaitoj, kiu permesas edzecon al presbiteroj, diakonoj kaj ĉiuj membroj de la klerikaro". Efektive, ekzistis tiutempe en bizancaj eklezioj disciplino de deviga edzeco de ne-monaĥaj sacerdotoj, kaj al sacerdotoj vidviĝintaj estis malpermesite ekzerci sian ordinon.[30]

Ankaŭ Petro Damiano aplikis la terminon "nikolaismo" al la konduto de tiuj klerikoj, kiuj vivis malĉaste: "Ili estas nomataj Nikolaitoj, kiam ili havas seksrilatojn kun virinoj [...] evidente ili fariĝas malĉastintoj, kiam ili kunligiĝas en tiu malpura rilato, kaj ili juste nomiĝas Nikolaitoj, kiam ili defendas sian mortigan peston kvazaŭ aŭtoritate. Malvirto fariĝas herezo, kiam oni ĝin konfirmas kaj defendas per miscela doktrino."[31]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 New Catholic Encyclopedia (2003), "Nicolaites"
  2. Apo 2:6
  3. Apo 2:14-15
  4. Nom 31:16
  5. Nom 25:1
  6. 2pe 2:1
  7. 2pe 2:15
  8. 2pe 2:18
  9. Apo 2:20
  10. [1]
  11. ”Nicolaitae autem magistrum quidem habent Nicolaum, unum ex VII qui primi ad diaconium ab apostolis ordinati sunt: qui indiscrete vivunt. » Adversus haereses, I, 23.
  12. Adversus haereses, I, 26, 3.
  13. De praescriptione haereticorum, 33; Adversus Marcionem, I, 29; De pudicitia, 17
  14. 14,0 14,1 Patrick Healy, "Nicolaites" en Catholic Encyclopedia (New York 1911)
  15. Stromata, II, 18.
  16. Stromata, III, 25. Citita en Eŭsebio de Cezareo, Prieklezia historio, III, 3, 29.
  17. Panarion, ĉap. 25.
  18. Leteroj, 14, 9 ; 133, 44 ; 147, 4.
  19. 19,0 19,1 Philip Schaff (protestanta historiisto), "Excursus on the Marriage of the Clergy"
  20. Gilbert Dagron, «Économie et société chrétiennes (VIII et X siècles)» en J.-M. Mayeur, Ch. et L. Pietri, A. Vauchz et M. Vénard, Histoire du christianisme, vol. IV Évêques, moines et empereurs (610-1054), p. 246.
  21. Konciliaj kanonoj; angla traduko
  22. Konciliaj kanonoj; angla traduko
  23. angla traduko de la konciliaj kanonoj kaj franca traduko
  24. Τὰ γὰρ εἰς τὴν ἱερωσύνην παραδοθέντα διὰ τὸ ἐξοχώτατον τῆς ἱερουργίας εἰς πάντας ἐνόμισαν ἴσως φέρεσθαι. ἀκηκοότες γὰρ ὅτι «δεῖ τὸν ἐπίσκοπον ἀνεπίληπτον εἶναι, μιᾶς γυναικὸς ἄνδρα, ἐγκρατῆ», «ὡσαύτως καὶ τὸν διάκονον» καὶ τὸν πρεσβύτερον, τὸν ὅρον τῶν ταγμάτων οὐκ ἐνόησαν. καὶ γὰρ τῷ μὲν ὄντι οὐ δέχεται εἰς ἱερωσύνην τὸ ἅγιον τοῦ θεοῦ κήρυγμα μετὰ τὴν τοῦ Χριστοῦ ἐνδημίαν οὐδὲ τοὺς ἀπὸ πρώτου γάμου τελευτησάσης τῆς αὐτῶν γυναικὸς δευτέρῳ γάμῳ συναφθέντας, διὰ τὸ ὑπερβάλλον τῆς τιμῆς τῆς ἱερωσύνης· καὶ ταῦτα ἀσφαλῶς ἡ ἁγία τοῦ θεοῦ ἐκκλησία μετὰ ἀκριβείας παραφυλάττεται. ἀλλὰ καὶ τὸν ἔτι <συμ>βιοῦντα καὶ τεκνογονοῦντα, μιᾶς γυναικὸς ὄντα ἄνδρα, οὐ δέχεται, ἀλλὰ ἀπὸ μιᾶς ἐγκρατευσάμενον ἢ χηρεύσαντα διάκονόν τε καὶ πρεσβύτερον καὶ ἐπίσκοπον καὶ ὑποδιάκονον, μάλιστα ὅπου ἀκριβεῖς κανόνες οἱ ἐκκλησιαστικοί. Ἀλλὰ πάντως ἐρεῖς μοι, ἔν τισι τόποις ἔτι τεκνογονεῖν πρεσβυτέρους καὶ διακόνους καὶ ὑποδιακόνους. τοῦτο δὲ οὐ παρὰ τὸν κανόνα γίνεται, ἀλλὰ παρὰ τὴν τῶν ἀνθρώπων κατὰ καιρὸν ῥᾳθυμήσασαν διάνοιαν καὶ τῆς τοῦ πλήθους ἕνεκεν μὴ εὑρισκομένης ὑπηρεσίας (Panarion, "Kontraŭ la malpuraj Puristoj", 39, sed 59 de la serio; angla traduko
  25. Roman Cholij, "Priestly celibacy in patristics and in the history of the Church"
  26. David Luscombe, Jonathan Riley-Smith, The New Cambridge Medieval History: Volume 4, c.1024-c.1198 (Cambridge University Press 2004 ISBN 978-0-52141411-1), p. 47
  27. Ruth Mazo Karras, Joel Kaye, E. Ann Matter, Law and the Illicit in Medieval Europe (University of Pennsylvania Press 2013 ISBN 978-0-81220885-6), p. 11
  28. James A. Brundage, Medieval Canon Law (Routledge 2014 ISBN 978-1-31789533-6)
  29. Roman Cholij, Clerical Celibacy in East and West (Gracewing Publishing 1989 ISBN 978-0-85244189-3), p. 180
  30. Roman Cholij, Clerical Celibacy in East and West (Gracewing Publishing 1989 ISBN 978-0-85244189-3), pp. 134–141
  31. Helen Parish, Clerical Celibacy in the West: c.1100-1700 (Ashgate Publishing 2013 ISBN 978-1-40948087-7), p. 108

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A.L. Barstow, Married Priests and the Reforming Papacy. The Eleventh Century Debates, Edwin Mellen Press, 1982?
  • Roman Cholij, Clerical Celibacy in East and West (Gracewing Publishing 1989 ISBN 978-0-85244189-3)
  • D. Knowles & D. Obolensky, Nouvelle histoire de l'Église, t.II, Paris, Le Seuil, 1968.
  • Jean Gaudemet, « Le célibat ecclésiastique. Le droit et la pratique du XI kaj du XIII|» en Zeitschrift für Rechtsgeschichte: kanonistische Abteilung, 68, 1982, p. 1–31.
  • Adolf von Harnack, «The Sect of the Nicolaitans and Nicolaus, the Deacon in Jerusalem », en The Journal of Religion, vol. 3, n. 4 (juillet 1923), p. 413-422
  • Ruth Mazo Karras, Joel Kaye, E. Ann Matter, Law and the Illicit in Medieval Europe (University of Pennsylvania Press 2013 ISBN 978-0-81220885-6)
  • David Luscombe, Jonathan Riley-Smith, The New Cambridge Medieval History: Volume 4, c.1024-c.1198 (Cambridge University Press 2004 ISBN 978-0-52141411-1)
  • Helen Parish, Clerical Celibacy in the West: c.1100-1700 (Ashgate Publishing 2013 ISBN 978-1-40948087-7)
  • Pierre Prigent, « L'Hérésie asiate et l'Église confessante. De l'Apocalypse à Ignace », enVigiliæ Christiniæ, vol. 31, n.1 (marto 1977), p.1-22.
  • André Vauchez, « L'Église et le mariage des prêtres», L'Histoire numero 185, p.56-63.