Koncilio kvinasesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
KONCILIO KVINASESA (Quinisextium)
Ekumenaj Koncilioj de la Kristanaj Eklezioj
dato = 692
akceptita = de ortodoksoj
antaŭa koncilio = Tria koncilio de Konstantinopolo
sinsekva = Dua koncilio de Niceo
kunvokita = de Justiniano la 2-a
prezidita = de la imperiestro mem
partoprenantoj = 215 orientaj episkopoj
temoj = preskaŭ ĉiuj disciplinaj
apartaĵo = neniam rekonata de la Katolika Eklezio

La Kvinasesa Koncilio (latine: Quinisextium), aŭ Koncilio en Trulo (el la loko en kiu ĝi plenumiĝis, kiu estis la imperia palaco de Konstantinopolo en 692.

La aprobitaj dekretoj de tiu koncilio estas taksataj, ĉe kristanoj ortodoksaj, ne kiel nova ekumena koncilio, sed kiel daŭriga komplemento de la dekretoj de la ekumenaj koncilioj de 553 kaj de 680-681, plenumitaj en Konstantinopolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La koncilio estis konvokita de la imperiestro Justiniano la 2-a por ellabori disciplinajn kanonojn por pliefike interpreti kaj apliki dekretojn de la 5-a kaj 6-a ekumenaj konsilioj: el tio ĝi prenas la nomon “Kvinasesa Koncilio”. Ĝi estis kunvokita sen la scio de la okcidenta eklezio kaj en ĝi partoprenis 215 orientaj episkopoj: la episkopo de Kreto, kies diocezo dependis de Romo, subskribis la konkludajn kanonojn aldonante ke mem agadis laŭmandate de la papo, sed tiu mandato ne ekzistis,

Ĝi estas dirata "in trulo" aŭ "trulana" ĉar ĝin oni okazigis en la "trulo" kiu estis la kupolo de la salono kie oni pritraktadis la priŝtatajn aferojn.

La unua kanono reasertis la kondamnojn kontraŭ la herezoj laŭ la decidoj de la antaŭaj du ekumenaj koncilioj (aparte tiujn kontraŭ Monotelitismo.

La ceteraj 101 kanonoj havas karakteron ekskluzive disciplinan kaj iuj el ili jam estis antaŭe enoncitaj. Per la dua kanono la koncilio enprenis la 85 apostolajn kanonojn atribuita, strange sed laŭdezire de ortodosksuloj, al la papo Klemento la 1-a, kies nur 50 estis jam aprobitaj de la sinsekvaj papoj.

Aliaj kanonoj de tiu Pseŭdo-Klemento jam estis plurfoje reĵetitaj de papoj, ekzemple la tria akceptitaj de la Unua koncilio de Konstantinopolo kaj 28-a akceptita de la Koncilio de Kalcedonio kiuj establis la superecon de la episkopo de Konstantinopolo sur ĉiuj episkopoj, escepte de la papo, kaj do lian rajton nomumi la episkopojn de Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo (nome de la tri patriarkoj).

La trulana koncilio celis deklari la superecon de la Patriarko de Konstantinopolo ankaŭ sur la roma pontifiko. Krome ĝi eliminis la normon favorajn al la celibato de pastroj, de ĉiam tamen kontraŭaj al la kuranta praktiko de la orientaj eklezioj ekde la apostolaj epokoj; plue kondamnis iujn malgrandajn liturgiajn diferencojn ĵuse inokuliĝintajn en la Latina Eklezio rilate la kulton de la bildoj: aparte la kanono 73 reasertis la gravecon de la Sankta Kruco kaj de ĝia venerado dum la kanono 82 ordonis la prezentadon de Kristo homforme kaj ne ekskluzive simbolforme kiel Ŝafido por ke estus asertata ankaŭ la humanecon de la Difilo.

Aparta reliefo kiel unua kompleta difino ene de koncilio rezultas la difino pri peko kiel "malsano de la spirito" ene de la kanono 102.

Sinteno de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

KIel estis rimarkite de Paŭlo Diakono, ĉe la finiĝo de la kvinasesa oncilio la imperiestro sendis al Romo armitan delegacion, sub la ordono de generalo Zakario, por eltordi la subskribon de papo Serĝo la 1-a, sed la papo estis protektata de la latindevena imperia armeo rezidanta en Raveno kaj de la samimperia armeo rezidanta en Italio, tuj alkurantaj al Romo.

Tial Zakario sin sentis sieĝita kaj ordonis la fuĝon de la justinian armeo dum li riskis la mortpunon, se defende de lia vivo ne estus interveninta la papo Serĝo la 1-a.[1]

La koncilio kvinasesa neniam estis agnoskita de la roma eklezio, ankaŭ se dum la 7-a ekumena koncilio, ĉirkaŭ cent jaroj poste, la papo Hadriano la 1-a skribis al la patriarko Tarasio leteron taksatan ambigue aprobantan kanonojn de la tiu koncilio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, p. 231

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Concilium Constantinopolitanum a. 691/2 in Trullo habitum. H. Ohme (ed.) Acta conciliorum oecumenicorum, Series Secunda II: Concilium Universale Constantinopolitanum Tertium, Pars 4. ISBN 978-3-11-030853-2. Berlin/Boston Oktober 2013.
  • John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, Casale Monferrato (AL), Edizioni Piemme S.p.A., 1989, ISBN 88-384-1326-6
  • Paolo Diacono, Storia dei Longobardi, BUR Rizzoli, Milano, 1991
  • H. Ohme : Das Concilium Quinisextum — neue Einsichten zu einem umstrittenen Konzil, dans Orientalia Christiana Periodica 58 (1992), p. 367–400,
  • H. Ohme: Das Concilium Quinisextum und seine Bischofsliste, W. de Gruyter, Berlin et New York, 1990.
  • George Nedungatt: The council of Trullo revisited: Ecumenism and the canon of the councils, dans Theological Studies, Vol.71, septembre 2010, p. 651-676.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]