Tertuliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tertuliano

Quintus Septimius Florens Tertullianus, en Esperanto konata kiel Tertuliano160 - ĉ 230) estas Latinlingva aŭtoro de l' frua kristanismo. Eklezi-historie li pleje gravas kiel defendanto de la kristanismo kontraŭ la pagana mondo en kiu li vivis, kaj pro tio, ke li estis la unua uzi plurajn gravajn teologiajn terminojn. Ekzemple la vorto "Trinitas" (fakte trieco, de kie oni ekuzis: Triunuo) por la teologia tipe kristana aserto, ke Dio estas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kartago, kiel filo de Romia oficiro. Kelkaj asertas, ke Ario estas malproksima parenco lia. Ĉirkaŭ la jaro 190, pli malpli 30-jara, li konvertiĝis al kristanismo. Li studis en Romo la klasikajn fakojn (gramatiko, retoriko, juro) kaj laboris kiel advokato. Ĉ 195 li revenis al Kartago, kie li ekaktivis teologie. En lia verkaro ofte konstateblas jurista rezonado. Interalie li verkis kontraŭ la Judoj, kontraŭ Gnostiko, kontraŭ Marciono, kontraŭ pluraj herezoj kaj kontraŭ baptado de infanoj. En sia Apologio li brile defendis kristanismon.

Pli poste li aliĝis al kristana movado, kiu etike estis pli ekstrema ol la ĝenerala katolika eklezio: montanismo.

Dum la persekutadoj epoke de imperiestroj Komodo (180-192) kaj Septimo Severo (193-211) li verkis interalie la libreton "kuraĝigo al la Martiroj". El la sama periodo datiĝas la Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita, kiun pli frue oni atribuis al li; nuntempe kelkaj supozas, ke Tertuliano almenaŭ redaktis ĉi tekston.

Lia influo estas grava al la verkoj de Cipriano kaj Aŭgustino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Pli malpli 30 verkoj restas de Tertuliano. Oni dividas ilin en 4 kategoriojn: Oni fakte povas dividi ilin en grupoj laŭ diversaj kriterioj.

Apologiaj verkaĵoj:

  • Apologeticus pro Christianis.
  • Libri duo ad Nationes.
  • De Testimonio animae.
  • Ad Martyres.
  • De Spectaculis.
  • De Idololatria.
  • Ad Scapulam liber.

Polemikaj verkaĵoj:

  • De Oratione.
  • De Baptismo.
  • De Poenitentia.
  • De Patientia.
  • Ad Uxorem libri duo.
  • De Cultu Feminarum lib. II.

Dogmaj verkaĵoj:

  • De Corona Militis.
  • De Fuga in Persecutione.
  • Adversus Gnosticos Scorpiace.
  • Adversus Praxeam.
  • Adversus Hermogenem.
  • Adversus Marcionem libri V.
  • Adversus Valentinianos.
  • Adversus Judaeos.
  • De Anima.
  • De Carne Christi.
  • De Resurrectione Carnis.

Pri moralo kaj etiko:

  • De velandis Virginibus.
  • De Exhortatione Castitatis.
  • De Monogamia.
  • De Jejuniis.
  • De Pudicitia.
  • De Pallio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Apologio (Latine: Apologeticus) - tradukis Gerrit Berveling; - 1982 - eldonejo VoKo, 116 p.
  • Kuraĝigo al la Martiroj (Latina Ad Martyres) - trad. G. Berveling; - 1986 - eld. VoKo, 12 p.